estos tute malsama. Mi sendas al vi kelkajn
foliojn de mirinda rugxa arbo, kiu kreskas en la gxardeno.
Adiaux, mia estiminda amiko.
Via sincere,
A. T. Simper.
HINDAJ PROVERBOJ.
"Maljuna Sinjoro Howell" priskribas la elementajxojn de rava proverbo
esti: _Senco, Mallongeco, Salo._ Je tiuj cxi, kaj precipe je la
_Salo_, la Hindoj superas sin mem. Kompreneble, inter la miloj da
proverboj Hindaj, devas esti multaj, kiuj ne alvokas la okcidentan
spiriton, sed, por montri kiel lerte ili esprimigas siajn ideojn, mi
citas tiujn cxi malmultajn specimenojn.
(1). Cxu la trancxilo falas sur la melonon, aux cxu la melono falas
sur la trancxilon, estas same. La melono estas trancxata.
(2). Oni ne povas vidi Paradizon sen morti.
(3). Kiu forgesas matene, sed memoras vespere, ne nomigxas forgesulo.
(4). Se homo ridas, li ridas je alioj; se homo ploras, li ploras je
si mem.
(5). Dorno eniras ricxulon, kaj miloj kuras lin helpi: Malricxulo
falas de alta monto, kaj neniu proksimigxas je li.
(8276).
PRI LA DORMA-MALSANECO.
Tradukita de P.H.
Dorma-malsaneco, kies kauxzo longe restis nesolvebla problemo, fine
cedis sian sekreton, dank' al la laboradoj de Lt.-Kolonelo Bruce,
Doktoro Nabarro kaj Kapitano Greig.
Ili uzis la eltrovon de Doktoro Castellani, ke malgrandega
sangparazito, nomita "trupanosom'o" cxeestis en la cerebrospina
fluajxo de iaj malsanuloj, suferantoj de tiu cxi malsaneco, kaj kiu
eltrovis, ke tiu cxi parazito kauxzas la dorman malsanecon, same kiel
kulo kauxzas malarion.
Mallonga priskribo pri la simptomoj de dorma-malsaneco eble estus
interesa.
Apatio kaj senvigleco multege aperas. La suferantoj havas grandegan
mangxbezonon, kaj ofte petegas mangxajxojn, kiam ili estas tiel
malfortaj kaj dormemaj, ke ili ne povas mangxi. Aliaj vere farigxas
marsxantaj skeletoj, kaj aliaj akvosxveligxas.
Muskola tremado kauxzas haltantan iradon. Poste, ili kusxas en
profunda letargio. Sxvelo de la limfaj glandoj estas ofta simptomo,
kaj kelkaj kuracistoj opinias ke tiu igas la malsanecon. Ili tial
eltrancxas la sxvelitan glandon. La dormemo sxajne ne estas vera
dormo, sed letargio, kiu rigidigas la kapablon. Efektive oni dubas,
cxu la suferanto dormas tiom, kiom li dormus dum saneco. Multoj
mortas dum varmega febro, sed egala numero mortas kiam la temperaturo
estas subnormala.
Morto estas la neevitebla fino de tiu cxi terura malsaneco, kaj
okazas jen post malmultaj monatoj, j
|