stas por cxiuj, kaj
mi devas nun konduki miajn legantojn en la domon de Sinjorino
Bastoul, kie ili auxdos min, en fonografon parolante, donante koregan
dankesprimon al la tieaj samideanoj pro ilia tre kora akcepto, kaj
esprimante la esperon ke ni havu tian kunvenon en Londono.
Mi ankaux vizitis la grandegan biskvitfarejon _Pernot_, kaj multe
interesigxis. Vere la pureco kaj praktikeco tie estas tre
rimarkindaj.
Enirinte la Hotelon de la Cloche (Sonorilo), kie la Grupo kaj la
Angla Klubo kunvenadas, mi vespermangxis, kaj havis mallongan minuton
por skribi raporteton Londone pri mia vojagxo, kaj poste rapidis al
la Universitato, por cxeesti cxe la Grupkunveno. Mia alveno estis
anoncita en la lokaj jxurnaloj, kaj la cxambrego estis tute plenigita
por auxdi Anglan Esperantiston.
Sinjoro Lambert klarigis kelkajn punktojn pri la Esperanta
Gramatiketo lauxkutime, kaj poste mi alparolis la cxeestantojn en
Esperanto, dirante ke ni en Londono kun granda intereso rimarkas la
antauxemecon de Dijxono. Cetere, mi legis sciigeton de nia agema
Malta apoganto, Doktoro Busuttil, kiu elmontris, ke Anglujo ne estas
la sola lando, kie oni rimarkas tiun cxi.
La kunveno finigxinte, ni kune eniris kafejon antaux ol reveni al la
Hotelo, tie pasigi la nokton, se oni povas nomi nokto la tempon de
noktomezo gxis la kvina kaj duono, je kia horo vagonaro ekforiras
Lionon.
La Grupo de Beaune afable invitis min cxeesti gxia kunveno je la
sekvanta tago, sed mi devis malakcepti, cxar oni atendis min Lione
tagmeze. Tamen mi promesis viziti Beaune je mia reveno, Marto 25.
Vere Dijxono enhavas multe da Samideanoj, unu el kiuj rekonis min
matene en la stacidomo, kaj vojagxadis kun mi.
Marto 15 ankaux estis belega tago, suno kaj blua cxielo cxie.
Alveninte la grandegan kaj belegan Lionon, mi sekvis la konsilojn de
la sindonema Profesoro Offret, kaj ni renkontigxis por tagmangxo kune
kun Doktoro Dor, kaj aliaj Komitanoj de la Grupo.
La legantoj memoros, ke estis Sinjoro Offret, kiu jxus eldonigis la
raporton pri la _nuna stato de Esperanto en la mondo_, kaj mi havis
la privilegion vidi la respondojn, kiujn li ricevis. Vere la Liona
Grupo estas tre felicxa, je la posedo de tia Sekretario; kaj, kiam mi
rimarkis la bonordigadon de cxiuj la Grupaj aferoj, mi tuj deziris
eksigxi la Sekretariecon de la Londona Klubo, por ke iu havanta pli
da tempo povu pli energie klopodi pri la afero.
Liono estas vasta kaj belega urbo, kaj vere la samideanoj n
|