" Tiel ankaux estas la
taktiko de tiuj, kiuj cxiam provadas malhelpi la progreson de la
mondo, kaj kiuj precipe malvolas je nia kara Esperanto. "Ni ne konas
vian lingvon," ekkriadas tiuj cxi, "sed ni gxin tute malaprobas." Nu,
tiaj blindaj kritikistoj ne povas maltrankviligi nin. Nia devizo
estas "_Antauxen_," kaj tiu cxi alia eldiro de la glora Galileo:
"_E pur si muove._" Kaj nun ni nature demandas kial _ni_, membroj
de la Londono Klubo Esperanta povas antauxvidi je la estonteco kun
tiom da konfido. Ni ne similas al tiu deputato; ni sercxas la kauxzojn
kaj ni pesas la argumentojn de la aferoj. "Felicxulo tiu," diris
Virgilo, "kiu povis sciigxi la kauxzojn de la aferoj."
Kial ni povas esti konfidemaj pri la kreskado kaj prosperado de nia
Klubo? Tial ke gxi tiel bonege sukcesis dum la unua jaro de sia
estado, ni devas demandi kial gxi tiel sukcesis. Jen la respondo je
tiu demando. GXi sukcesis, cxar gxiaj Membroj estas per fervoro
plenigataj kaj pretaj por sencxese labori pro la propagando de la
lingvo. Ni posedas inter nia membraro multajn Geesperantistojn, kiuj
nin multege helpis, instruante Esperanton senpage, farante kursojn en
diversaj kvartoloj de Londono, de Anglujo kaj ecx eble de la tuta
mondo; cxar multaj el niaj membroj estas anoj de malproksimaj landoj.
Ni estas konfidemaj, cxar ni havas Sekretarion (la sekvantajn frazojn
la Redaktoro estas devigita pro la modesteco elstreki, cxar li ankaux
estas la Hon. Sek.).
Miaparte, mi kredeble estas la sola kulpinda membro de la Klubo, cxar
mi nur faris pro gxi la ordinaran cxiutagan propagandon. Tamen, mi
gxojas atesti, ke ne malofte mi sukcesis varbi rekrutojn por nia
Afero inter la nekreduloj. Neniu povas sin interesigi pli ol mi pri
la celo de nia Klubo. De mia infaneco--nuntempe tre malproksima
tempo--mi elsercxadis la rimedojn por interkonigi la diversajn
naciojn de la mondo kaj kunligi ilin, anstataux malamigi, mortigi
ilin. La plej potenca ilo por forigi la mallumon, kiu nin cxirkauxas,
la cxiampova instrumento por kunligi la diversajn naciojn de la
mondo, estas _La Lingvo Internacia_.
Ne forgesu, do, karaj gesamideanoj kaj geamikoj, ke, laborante pro la
lingvo internacia, ni klopodas por benita kaj sankta celo; ni laboras
por la felicxeco de estontaj generacioj, kaj por la plibonigo de la
civilizita mondo.
Tuj post la fino de tiu cxi interesa parolado, la Vicprezidanto,
Sinjoro J. C. O'Connor, legis leteron de la Kasisto, Sinjoro W. T.
Stead, kiu mal
|