FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   >>  
oloron, kaj malgxoji sub ilia mizerego; tiel la tutan tiun tagon ili pasigis sian tempon, nenion farante sed sopirante kaj maldolcxe ploregante. La proksiman nokton sxi, parolante kun sia edzo plie pri ili, kaj sciigxante ke ili ankoraux vivas, inspiris al li, ke li konsilu ilin mortigi sin; tiel, kiam mateno alvenis li iras al ili en malamika maniero kiel antauxe, kaj vidante ke ili estas tre doloraj pro la batoj kiujn li donis al ili la antauxan tagon, li diras al ili ke, cxar ili espereble neniam povus eliri el tiu loko, ilia sola rimedo estus tuj fari finon de si mem aux per trancxilo aux sxnuro aux veneno; cxar, kial, diris li, vi elektus vivi, vidante ke la vivo estas akompanita de tiel multe da maldolcxeco? Sed ili petis ke li liberigu ilin. Je tiu li malbelege rigardis ilin, kaj jxetante sin sur ili, sendube estus mortiginta ilin li mem, sed ke li falis en unu el siaj kutimaj konvulsioj (cxar kelkafoje en sunbrila vetero li falis en konvulsioj) kaj perdis dum kelke da tempo la uzon de siaj manoj; tial li sin eltiris kaj lasis ilin, kiel antauxe, konsideri kion fari. Tiam la malliberuloj interparoladis inter si cxu estas pli bone preni lian konsilon aux ne; kaj tiel ili ekparoladis:--Frato, diris Kristano, kion fari? La vivo, kiun ni nun vivas estas mizera. Miaparte, mi ne scias, cxu estas pli bone vivi tiamaniere, aux morti tuj. Mia animo elektas sufokigxon plivole ol vivon. Kaj la tombo estas pli sengxena por mi ol tiu cxi kelmalliberejo! CXu ni devas esti konsilataj de la Giganto? Esperemo.--Ja, nia nuna stato estas terura, kaj morto estus pli bonvena al mi ol cxiam tiele resti. Sed ankoraux ni konsideru, la Sinjoro de la lando al kiu ni iras estas dirinta. "Ci ne devas fari mortigon"--ne, ne al alia homo; multe pli, do, ni estas malpermesitaj preni la konsilon de la Giganto mortigi nin mem. Cetere, li kiu mortigas alian nur faras mortigon sur lian korpon, sed kiam oni mortigas sin, tiu estas mortigi samtempe korpon kaj animon. Kaj plie, mia frato, ci parolas pri sengxeno en la tombo; sed cxu ci forgesas la inferon, kien certe la mortiginto iros? CXar "nenia mortiginto havas eternan vivon." Kaj ni konsideru ree, ke la tuta legxo ne estas en la mano de Giganto Malespero. Aliaj, gxis tio, kion mi povas trovi, kaptigxis de li same kiel ni, kaj ili ankoraux forkuris el siaj manoj. Kiu scias cxu Dio, kiu la mondon faris, ne volos igi tiamaniere ke Giganto Malespero mortu; aux ke kelkatempe li forgesu ensxlosi ni
PREV.   NEXT  
|<   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   >>  



Top keywords:
Giganto
 

ankoraux

 

mortigi

 

mortigon

 
konsideru
 
korpon
 

mortigas

 
konvulsioj
 

tiamaniere

 

konsilon


antauxe

 

Malespero

 
mortiginto
 

vidante

 
konsilataj
 
bonvena
 

Esperemo

 

terura

 
sengxena
 

plivole


forgesu

 

kelkatempe

 

sufokigxon

 
elektas
 

ensxlosi

 
eternan
 

mondon

 

kelmalliberejo

 

kaptigxis

 

forgesas


forkuris

 

inferon

 
sengxeno
 

animon

 

samtempe

 

parolas

 
Cetere
 
Sinjoro
 

dirinta

 

malpermesitaj


maniero

 

doloraj

 

malamika

 

alvenis

 
inspiris
 

konsilu

 
mateno
 

neniam

 
espereble
 

antauxan