FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   >>  
friponoj; ili elektas prefere porti cxiujn fortuzojn al formortigi sin. Tiam diris sxi--Konduku ilin en la kastelan korton morgaux, kaj montru al ili la ostojn kaj kraniojn de tiuj, kiujn ci jam estis mortigintaj; kaj kredigu ilin ke, antaux semajno finigxos, ci dissxiros ilin, kiel ci faris al iliaj kunuloj antauxe. Tiel, kiam tagigxis, la Giganto ree iras cxe ili, kaj kondukas ilin en kastelan korton, kaj montras al ili laux la ordono de sia edzino. Tiuj cxi, diras li, estis antauxe pilgrimantoj kiel vi; kaj ili pekiris sur miajn terojn kiel vi faris; kaj kiam placxis al mi, mi dissxiris ilin, kaj tiamaniere mi faros al vi post dek tagoj. Reiru malsupren cxe via kelo! Kaj tiel dirante, li batis ilin lauxlonge la tuta vojo tien. Ili kusxis, do, la tutan Sabaton en dolorega stato kiel antauxe. Nu, kiam la nokto alvenis, kaj kiam Sinjorino Senkonfido kaj sxia edzo la Giganto kusxigxis, ili rekomencis sian interparoladon pri siaj malliberuloj; kaj plie la maljuna Giganto miris ke li povis nek per siaj batoj nek konsilo finigi ilin. Sur tio, sia edzino respondis. Mi timas, sxi diris, ke ili vivadas esperante ke oni alvenos kaj liberigos ilin, aux ke ili posedas sxlosajn malfermilojn ie, per kiuj ili esperas forkuri. CXu vi tiel diras, karino mia? respondis la Giganto, mi ekzamenos ilin la proksiman matenon. Nu, Sabate cxirkaux noktomezo, ili komencis pregxi, kaj dauxrigis pregxi gxis preskaux tagigxo. Nu, iom antaux ol la taglumo, la bona Kristano, kiel unu duonmirigita, eksplodis en tiun cxi pasian paroladon. Kia malsagxulo, diris li, mi estas, tiamaniere kusxi en malbonodora kelmalliberejo, kiam mi povis egale promenadi en libereco: Mi havas sxlosilon en mia brusto nomitan Promeso, kiu malfermos, mi estas certigita, ian sxloson en Duba Kastelo. Tiam diris Esperemo. Tio cxi estas bona sciigo; bona frato, ektiru gxin el cia brusto kaj provu. Tiam Kristano eltiris gxin el sia brusto kaj komencis provi cxe la pordo de la kelo, kies riglilo, kiam li turnis la sxlosilon, cedis kaj la pordo subite kaj facile malfermigxis, kaj Kristano kaj Esperemo ambaux eliris. Tiam li iris al la ekstera pordo, kiu kondutas en la kastelan korton, kaj per lia sxlosilo malfermis tiun pordon ankaux. Post tiu, li iris al la fera pordego, cxar estis necese ke oni devu malfermi tiun ankaux; sed tiu sxloso funkciis infere malfacile, ankoraux la sxlosilo malfermis gxin. Tiam ili elpusxis la pordegon malferme por forkuri rapide; sed tiu pordego mal
PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   >>  



Top keywords:

Giganto

 

antauxe

 
Kristano
 

brusto

 

kastelan

 

korton

 

edzino

 
tiamaniere
 

Esperemo

 

sxlosilon


respondis

 

malfermis

 

sxlosilo

 
ankaux
 
forkuri
 

pordego

 

antaux

 
komencis
 

pregxi

 

paroladon


preskaux
 

tagigxo

 
libereco
 

proksiman

 

malsagxulo

 

pordegon

 

kelmalliberejo

 

ekzamenos

 

malbonodora

 
pasian

promenadi

 

malferme

 

rapide

 
cxirkaux
 

taglumo

 
noktomezo
 
duonmirigita
 

eksplodis

 

matenon

 
Sabate

dauxrigis

 
Kastelo
 
funkciis
 

malfermigxis

 

ambaux

 

eliris

 

facile

 
subite
 
turnis
 

infere