ted with
the Theatre.
THE ORGAN OF THE HABITUAL PLAYGOER.
SIXPENCE, MONTHLY.
THE ESPERANTIST.
The Esperanto Gazette for the spread of the International Language.
ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ CXE
SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO
The Hon. Sec. ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C.
AUSTRIA.--Sro. T, Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia.
BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai.
CANADA.--A. Saint Martin, Esq., 79, St. Christopher Street, Montreal.
FRANCE.--M. Paul Fruictier, Boulevard Arago 27, Paris.
GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe.
MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun.
RUSSIA.--G. B. Smith, Esq., 19, Wiborg Quay, St. Petersburg.
SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Dobelnsgatan, Stockholm.
TRINIDAD.--Geo. O. Messerly, Esq., Port of Spain.
_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis
posxtsignon._
_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laux bezono korektos._
No. 4.
Subscription, 3s. Per Annum.
Single Copies, 4d. net.
FEBRUARO, 1904.
CXe Essex Hall, je Jan. 14, laux la anonco en The Esperantist,
la Membroj kaj Amikoj de la London Esperanto Club jarkunvenis. Kaj
sekve la raporto de tiu cxi kunveno postulas multe da spaco. Por ke
aliaj interesajxoj ne estu limigitaj, la kutimata Gramatiketo estas
forigita. Mi esperas ke la legantaro aprobos tiun cxi. La Prezidanto
de la Klubo, Sinjoro Felix Moscheles, malfermis la kunsidon per
longan kaj interesan Esperantan paroladon. Li diris:--
Estimataj Gesinjoroj,
La unuaj vortoj, kiujn mi diras je tiu cxi unua Jarkunveno, sendube
devas esti parolataj en la lingvo kreita de nia glora majstro,
Doktoro Zamenhof. Kaj la unua penso, kiu sin prezentas al mi, estas
la tre felicxa, ke ni povas nin gratuli pri la sukcesoj, kiujn ni
gajnis. Sed la gxojo, kiun mi nun sentas, ne devas silentigi la duan
penson, kiu memorigas al ni cxion, kion ni ankoraux devas fari. Ni
devas, kaj ni devas longatempe, jes, dum longaj jaroj, bataladi
kontraux la antauxjugxoj enradikitaj en multaj el niaj samlandanoj,
kaj ni ankaux devas batali kontraux la malhelpanta nescieco de tiuj,
kiuj gxis nun ne estas auxdintaj la vocxon de nia kara lingvo.
La maniero, je kiu niaj kontrauxuloj traktas niajn penadojn,
memorigas al mi la historion de ia Germana deputato, kiu,
interrompante la paroladon de la ministro, ekkriis "Mi ne scias viajn
argumentojn, sed mi tute malaprobas ilin.
|