undo. Akre, klare
desegnigxis la konturoj de la senviva korpo sur la blanka negxplato.
Liaj largxe malfermigitaj brunaj okuloj sxajnis rigardadi alten al la
fenestro de sia amanta ordonantino. Li kusxis tie kvazaux en la morto
ankoraux gardante sxin.
Longe rigardadis la juna virino senmove, senlauxte, al sia fidela
mortinta akompaninto.
Kion sxi pensadis? CXu sxi pensis pri Oje, kiel en pasintaj belaj
somertagoj fidele li akompanadis sxin, je sxiaj promenadoj? Aux cxu
sxi bedauxris siajn lastajn malmolajn vortojn? Kiu povas tion scii?
Eble sxi tute ne pensis pri la senviva hundo, eble sxi en tiu momento
kalkulis kiamaniere sxi akiros alian. Kiu povas scii tion? Kompatinda
Oje!----
Sed nun trafis la argxenta lunradio sxian vizajxon kaj eklumigis du
multepezajn larmojn. Du grandaj perloj briligxis en la belegaj
grizabluaj okuloj.--"Felicxa Oje" gxentile sxi sopiris. "Fidela en la
vivo, fidela ankoraux en la morto" mallauxte parolis la lipoj de la
juna frauxlino en rugxa cxambro.--"FELICXEGA OJE."----
En la nokto falinta negxo mole kovradis lian korpon.
[_Copyright reserved._]
[_Tradukis Esp. 6266._]
LA VENTEGO (Dauxrigo).
(_Vidu la tri antauxajn Nrojn._)
AKTO I.
Sceno 2 (dauxrigo).
Prospero.--De mi plu li ne vidis vualitan
La rolon kiun ludis Antonio--
Min rigardante kiel malsagxulon,
Kaj regxon sole de mizeraj libroj--
Li absolute duko sin anoncis!
Avida tiel estis li je povo
Ke li konsentis al la regx' Alonzo
Duklandon fari depagantan jare,
Submetis dukan al la regxa trono,
Milanan kapon altan li klinigis ...
Duklando, gxis li, cxiam liberama!
Ve! Kia mallevajxo!
Mirando.-- Diaj povoj!
Prospero.--Konduton lian notu, al mi diru
CXu frate kun mi agis via onklo--
Mirando.-- Mi pekus se ne noble mi ekpensus
Pri la avino mia--sed, patrinoj
Bonegaj naskis tre malbonajn filojn.
Prospero.--L'enradikita malamiko mia,
Alonzo tuj aprobis la proponon
Per kiu, por la submetigxo landa
Kaj jara pago de dukatoj multaj,
Forpelus Antonio min kaj miajn
El la duklando, kiun de la regxo,
Kun multaj gxojaj, luksaj gratulegoj,
Akceptis nun perfida mia frato.
Soldatojn estis li subacxetinta,
Pordegojn li malfermis en la no
|