n,
Aux guvernistojn ne zorgamajn tiel.
Mirando.-- CXielo rekompencu vin!--Nu, patro,
Mi petas, diru kial vi jxus kauxzis
Tielan marventegon.
Prospero.-- Nu! sciigxu
Ke tien cxi, hodiaux, per okazo
Felicxa, kvankam stranga, jxus alvenis
La malamikoj miaj. Nun dependas
Zenito mia de favora stelo,
Influon kies devas mi fidele
Akcepti--aux neniam relevigxi--
Demandoj cxesu! Vi nun dormi volas--
Kontrauxbatali tion vi ne povos--
Filino, gxin obeu! (_Mirando ekdormas_).
(_Dauxrigota_).
ALILANDAJ KUNBATALANTOJ.
Estas bedauxrinde ke, gxis la nuna tempo, Germanujo ne estas estinta
grava helpanto al nia Afero. Estas do pli ol ordinara plezuro
lerni, ke Grupo fondigxis en la cxefurbo de tiu lando. La "Berlina
Esperantista Grupo" espereble farigxos centro de multaj estontaj
societoj, kaj cxiuj Germanaj Samideanoj devas skribi al unu el la
membroj de gxia estraro. La Hon. Sekretario estas Sinjoro J. Borel,
Prinzenstrasse, 95, Berlin.
* * *
Ankaux estas plezurege fari anoncon pri alia grupfondigxo, en pli
malproksima regiono. Ni cxiuj bone scias ke Meksikujo estas tre ricxa
lando, sed nur antaux kelkaj tagoj gxi aldonis la karan Esperanton al
siaj aliaj trezoroj. La Gazeto _El Minero Mexicano_ enpresis tutan
pagxon pri la fondo de tiu cxi plej juna grupo, en la Hispana kaj
Esperanta lingvoj, kaj kompreneble tiu cxi apogo de tia grava
jxurnalo multe helpos niajn novajn kunbatalantojn.
La Sekretario estas Doktoro A. Vargas, kiu plezure donos pluajn
sciigxojn pri gxi. CXar multaj gesamideanoj estas dirintaj, ke
Esperanto pli similas je la Hispana ol je alia ajn lingvo, mi
presigis kelkajn liniojn el tiu cxi anonco en la lingvo de Cervantes.
CXu Esperantistoj, kiuj ne konas la Hispanan lingvon, povos gxin
kompreni?
"Esta dificultad no existe con el Esperanto, que se
presenta humildemente, no para destronar los idiomas existantes, sino
como intermediaro entre todas las naciones."
* * *
Sed, nunatempe, trovigxas pli de Esperantistoj, kiuj parolas la
lingvon de Dante, ol tiun de Cervantes, kaj, eble, frazo en la Itala
lingvo ankaux estos komprenebla por tiuj el miaj legantoj, kiuj tute
ne komprenas tiun cxi belan sudan lingvon. Ni legu eltirajxon el
"_Malta_," skribita de la tiea sindonema Sinjoro Dominic Ciantar.
"L'Esperanto non mira neanche
|