iuj lingvoj estas multe malpli perfekta ol nia.
Nun al la demando pri Akademio. Jam tre longe mi pensas pri arangxo
de ia konstanta 'Centra Komitato' kiu prezentus per si la plej altan
auxtoritaton en nia afero kaj kiu sola havus la rajton solvadi cxiujn
dubojn kiuj aperas en nia afero. Sed tia komitato devos decidadi nur
pri demandoj _dubaj_; fari iajn _sxangxojn_ en la lingvo la komitato
_ne_ havos la rajton. Kun la arangxo de tia Centra Komitato oni devas
esti tre singarda, por ne fari ian dangxeran pasxon; tial mi nun publike
ankoraux nenion parolas pri tio cxi, sed mi konsiligxados pri gxi private
kun diversaj amikoj. Kiam la plano post matura pripenso montrigxos bona,
tiam mi publike proponos al la Esperantistoj efektivigi tiun planon.
Sed cxu Centra Komitato estos fondita aux ne--tiu cxi demando tute ne
devas maltrankviligi niajn amikojn. CXiaj paroloj pri reformoj aux
plibonigoj tute ne devas Vin maltrankviligi, cxar ili havas nenian
celon nek estontecon. CXu centra komitato estos fondita aux ne--unu
principo staras kaj devas stari tute forte, kaj la tuta mondo
Esperantista en la nuna tempo komprenas gxin tre bone kaj certe
batalos unuanime kontraux cxiu ektusxo de tiu principo; tiu cxi
principo estas: _Simile al cxiu alia lingvo Esperanto devas esti
rigardata kiel lingvo_ formita _kaj_ netusxebla.
Paroli pri iaj plibonigoj (se ili estos efektive necesaj) ni povos
nur tiam kiam nia lingvo estos jam _oficiale akceptita_ de la tuta
mondo. _GXis_ tiu tempo la netusxebleco de la lingvo estas la _plej
fundamenta_ kondicxo por nia progresado.
Mi parolas tion cxi ne kiel _auxtoro_ de la lingvo, sed kiel _simpla
esperantisto_, kiu ne deziras ke nia afero disfalu kiel la afero de
Volapuk. Kiel auxtoro de la lingvo, mi pli ol cxiu alia volus ke gxi
estu kiel eble plej perfekta; por _mi_ la retenigxado de plibonigoj
estas pli malfacila ol por cxiu alia; kaj mi ecx konfesas ke kelkajn
fojojn mi jam estis preta proponi al la Esperantistoj kelkajn
malgrandajn plibonigojn, sed gxustatempe mi ekmemoradis pri la granda
dangxereco de tia pasxo kaj mi forjxetadis mian intencon.
Mia opinio ne estas sekreta. Se Vi deziras, Vi povas publikigi mian
leteron.
Via
(Subskribite) Zamenhof."
Antaux cxio, mi deziras tre danki publike nian karan Majstron.
Konsentante konigi sian opinion ne nur pri Kongreso kaj Akademio sed
ankoraux pri la "reformoj" de Esperanto, li certe grandege utilis al
nia afero. Poste mi
|