te korespondado por-kaj-kontrauxa,
devas esti iniciatata.
Nun tiam kiam, nia afero reale ekmovas en tiu cxi lando (pardonu min
se mi kaptas la nunan okazon por diri kiel mirinda, laux mia opinio,
estas la progreso, kiun gxi jam faris, kiam oni konsideras ke apenaux
pasis dek du monatoj de gxia komencigxo), mi estas certa, ke
trovigxos multaj Esperantistoj cxe diversaj partoj de Britujo, kiuj
tre volonte donos sian subtenon al la afero, skribante leterojn en
la Gazetaro pro la fondo de ia ajn Klubo, Grupo, aux Societo. Tia
korespondado sendube pruvos, ke ekzistas multe da kontrauxuloj
al nia ideo. Tio-cxi estas neevitebla por ia nova movado, kaj
iliaj kontrauxdirajxoj devas esti gxentile auxskultataj, kaj lerte
rebatitaj de iu el ni, kiu posedas la necesan kapablecon por tia
laboro. Ni cxiam memoru, ke tia kontrauxeco pli multe valoras por ni
ol apatio kaj indiferenteco.
Elvokinte dum kelke da tempo, intereson pri la afero, kaj tiel
kauxzis ian parton de la publiko igxi dezireman eklerni pli da gxi,
faru publikan paroladon pri la temo de Helpanta Lingvo Internacia.
La Prezidanto devas esti loka eminentulo ia.
Anoncoj de la kunveno devos enpresigxi en la lokan Gazetaron.
Ankaux estos bone, ke vi petegu la apogon de la diversaj Institucioj
Literaturaj de la lokajxo, kaj, arangxinte la kunvenon, alsendu al
cxiu Sekretario, por dissemado inter la membroj, cirkuleretojn
sciigantaj gxian daton, lokon kaj celon.
Je la finigxo de la parolado, invitu disputadon, kaj tuj anoncu la
fondon de la nova Grupo (nature, la regularo, proponoj, k.t.p., devas
esti antauxe formulitaj), decidu pri la titolo de la Grupo, difinu
gxian celon, kaj elektu la registaro, k.t.p. Tion farinte petu al
viaj auxdantoj, ke ili tuj farigxu membroj.
La abonpago devos esti tiel malgranda, ke gxi ne farigxu baro por
malhelpi ies ajn aligxon.
CXi tiuj estas la cxefaj principoj, laux kiuj mi ekfondis la
Societon, kies Hon. Sekretario mi estas; kompreneble ne sen havinte
la valoran kunhelpon de la aliaj membroj (el kiuj konsistas la nuna
Komitato), kaj ankaux tiun de la nelacigebla Hon. Sekretario de la
Esperanto Klubo, la Redaktoro de tiu cxi Gazeto.
Mi kore esperas, ke tiuj cxi malmultaj rimarkoj utilos al samideanoj,
kaj ke ili estu kuragxigitaj por fondi Grupojn en tiaj regionoj, kie
neniaj nun trovigxas.
HOW TO FOUND AN ESPERANTO GROUP.
The founding of an Esperanto Group, so that it should be successful,
demands much organising abi
|