deziras, cxar kelkaj Esperantistoj negxuste
komprenis miajn intencojn, publike certigi ke, proponante kunvenon de
Kongreso kaj priparoladon pri Akademio, mi[1] nur celis prepari kaj
naski la rimedojn por kontrauxbatali efike la dangxerojn kiuj nune
minacas nian aferon. Mi esperis ke de la Kongreso devenus
ia auxtoritato (cxu ekzistas ia pli dezirinda ol tiu de la genia
kreinto de Esperanto?), ia auxtoritato kiu povus _precipe_ gardi
kaj konservi nedifektita, for de cxia ajn "plibonigo," nian karan
lingvon kaj, tiele, gxin konduki al la triumfo.
Tial mi estas tre felicxa cxar Dro. Zamenhof tiel lertege difinis la
programon kiun plenumos tiu organizajxo kaj cxar li tiel energie
protestis kontraux la rolo _reformada_ kiun kelkaj Esperantistoj
deziris altrudi al gxi. De nun do ne plu estas necese disputadi pri
Akademio: ni konfideme atendu la tagon kiam gxin efektivigos Dro.
Zamenhof. Kaj, gxis tiu tago, ni unuanime konsideru la auxtoron de
Esperanto kiel _nian solan auxtoritaton_: ni petu pri liaj konsiloj
por solvi niajn dubojn kaj _ni uzu neniun novan vorton ne aprobitan
de li_.
La energia letero de Dro. Zamenhof mirinde forigos cxiun mallumon,
cxiun dubon kaj montros al la Esperantistoj la erarigan kaj
allogantan vojon de la malsukceso sed ankaux tiun de la triumfo.
CXiuj Esperantistoj, Esperantistaj grupoj kaj jxurnaloj nun densigxu
cxirkaux nia kara Majstro, ili tre konvinkigxu pri la vereco de liaj
paroloj kaj neniam forgesu ke _nur per la unueco de la lingvo kaj la
unuigxo de la koroj ni ricevos la venkon_!
Volu akcepti, Kara Sinjoro Redaktoro, mian plej koran saluton.
Maurice Seynaeve,
Belgujo.
FOOTNOTE:
[1] Oni volu rimarki ke tia estas mia propra, tute persona opinio.
N.B.--La Redaktoro deziras korege danki Doktoron Zamenhof pro la
sendo de tiu cxi letero. Estas tute necese ke cxiuj amikoj de la
lingvo internacia kunlaboru pro la dezirata celo harmonie, kaj
akcepti la lingvon tiel kiel gxi nun estas. La kolonojn de The
Esperantist ne estas malfermigxitaj por la enpreso de "plibonigo"
ia, al la nuna tempo, cxar, sub la estreco de Doktoro Zamenhof
la afero jam estas bonege progresinta kaj la lingvo placxas
al cxiulandanoj. Nunatempe Esperanto enhavas unu grandan
malfacilajxon kiu multe malhelpas gxian universalan alprenon: La
akcentoj sur la literoj! Sed Dr. Zamenhof bone komprenis tiun cxi
fakton, kaj diris ke oni cxiam povas anstatauxi ilin per la litero
"H." Estas multaj kauxzoj kiuj
|