kto ...
Envenis bando, kiu, tra l'mallumo,
Forportis min, kaj ankaux vin gxemantan,
Rapide el Milano!
Mirando.-- Ho ve, patro!
Tiamajn plorojn mi ne plu memoras,
Sed la pripenso min devigas plori.
Prospero.--Auxskultu, tamen plie, gxis mi venos
Al nuna la afero--cxar sen tio
Ne tauxgus la rakonto.
Mirando.-- Kial ili
Tuj ne mortigis nin?
Prospero.-- Demando prava,
--El la rakonto rajte postulata--
Pro l'amo de l'popolo al Prospero
Ne faris ili sangavidan krimon:
Perfidon tiel ili belsxajnigis
Ke gxi blindigis cxiun Milananon.
En barko nin elsendis ili maren,
Sed, kiam la marmezon ni atingis,
Nin ili jxetis en putrantan sxipon
Senmastan, sensxnurajxan, forlasitan
Ecx de la ratoj.--Ho ve! malfelicxaj!
Ni ekkriadis al la marondegoj,
Ekgxemis ni al la gxemantaj ventoj ...
Koncerto stranga, sed ne simpatia!
Mirando.-- CXielo! kia mi malhelpo estis!
Prospero.--Ho, ne! farigxis vi kerubo vera,
Traplenigita de l'cxiela beno;
Rideto via min revivigadis!
Mi maron kiam faris pli salitan
Per el la koro tiel akraj ploroj,
Vi kuragxigis min kaj fortigadis
Por kontrauxstari eblan mizeregon!
Mirando.-- Sed kiel ni el sxipo landon trafis?
Prospero.--Per Dia helpo, kara!--Jes; nutrajxon
Ni havis--kiun regxa konsilano
Gonzalo--elektita de Alonzo
Por tiel nin elpeli--al ni donis.
CXiele inspirita bonfarinto!
Li plie ricxajn vestojn, sxtofojn, silkojn
Aldonis--pli ecx ol mi diri povas!
Objektojn, kiujn gxis nun ni uzadis,
Utilajn kaj bonegajn. CXar li sciis
Ke estas mi precipe libramulo,
Eltiris li el la biblioteko--
De mi sxatita pli ol la Duklando--
Amatajn librojn, kaj al mi alportis.
Mirando.-- CXielo volu tiun homon beni!
Mi tre dezirus vidi lin!
Prospero (_Remetas la mantelon_).--Mirando,
Auxskultu de l'rakonto la finigxon.
CXi tien sur insulon ni alvenis,
CXi tie mi mem, edukisto via,
Instruis vin pli zorge ol princinon
GXuantan vane multajn liberhoroj
|