imata Sinjoro Redaktoro,--GXis nun mi neniam legis ion,
aux en la Esperantaj Gazetoj, aux en la korespondado pri la utileco
kaj facileco de la lingvo Esperanto en aliaj jxurnaloj, pri la
instruado de gxi al geknaboj, kiuj nur lernis siajn patrujajn
lingvojn. Certe mi ofte ricevis posxtkartojn de Francaj knaboj, kiuj
diras ke ili eklernas Esperanton, kaj kolektas ilustritajn
posxtkartojn aux posxtsignojn k.t.p. Sed tiuj cxi, kredeble, jam
eklernis aliajn lingvojn. CXu neniu el niaj patroj Esperantistaj
ekinstruas al siaj infanoj Esperanton? Kial ne? Sendube estus tre
bone. Knaboj kaj knabinoj lernante fremdajn lingvojn ne kuragxas
paroli aux skribi ilin kaj, ordinare, ne havas ian okazon por
parolado kaj skribado. Sed kiom da knaboj estus felicxaj se ili povus
korespondadi pri kolektoj de posxtsignoj, aux pri ludoj, objektoj de
naturscienco k.t.p. se ili lernus, ke nun ekzistas lingvo tre facila
por interrilatoj kun alilandaj knaboj.
Esperanto estas la plej viva kaj plej sana el cxiuj lingvoj, cxar gxi
ne naskigxis infaneto, sed maturagxa, kaj ili sxangxigxis kaj
maljunigxis.
Bone estus memori, ke ni estas la idoj de la estinteco, sed pli bone
ke ni estas la patroj de la estonteco, kaj Esperanto ne estas nur
praktika lingvo por hodiaux sed gxi alrigardas la estontan
progresadon de la homaro, kaj povas konigi nin kun cxiuj alilanduloj,
kiujn ni nomas, sed sen ia kompreno de la vorto, niaj _fratoj_.
Kun respektaj salutoj, Via, Esperantisto, 4686."
Vere signifa letero! Mi bone memoras ke, estante en Havro, mi
renkontis du belajn infanetojn, kiuj bone parolis Esperanton, kiun
zorge instruis je ili la gepatroj. Kaj sxajne infanoj tre amas
Esperanton. Certe en Anglujo, mi cxiam observis, ke la plej
interosituloj estas ofte geknaboj. Eble la propono, ke ili eklernu
tian novan lingvon, enhavas iom da novajxo, kaj tial estas precipe
interesa. Sed ne estas dubeble, ke la studio de Esperanto plene
tauxgas por la instruado de infanoj, cxar gxi estas lingvo facila,
senescepta, kaj logika, kaj, pli ol cxia, la lernantoj de Esperanto
devas _pripensi_, ne nur _memori_.
PRI SCIENCAJ AFEROJ.
Provoj estos farintaj de Doktoro de Forest por plirapidigi la
elsendon de signaloj. Antaux malmultaj tagoj li sukcese signalis
po tridek vortoj dum minuto, kaj li kredas ke li povos signali po
kvindek vortoj dum minuto, per sia sistemo kiu malsimilas al tiu
de Signor Marconi. Membroj de la Posxtoficejo kaj de la Mar- kaj
Militaf
|