a pretty poem recited
by Miss Schafer, the meeting came to an end, and all the
participants returned home thinking how to help the spread of
Esperanto in England, and throughout the world.
KIEL FONDI ESPERANTAN GRUPON.
La fondigo de Esperanta Grupo, por ke gxi havu bonsukceson, postulas
multe da kapableco de organizado, entuziasmon senliman, grandan
paciencon, kaj firman decidon ke la grupo prosperos, malgraux la
malfacilajxoj, kiuj staras en gxia vojo.
Sendube la kreado de tia societo aux grupo kauxzos al vi amason da
laborojn, kiun cxiu ajn krom entuziasmulo prave povus nomi sklaveco.
Kalkulante la korespondadon, la verkadon de artikoloj, kaj la faradon
de cxio, kion ni povas por gajni la atenton de la skeptikema Publiko,
plie la varbadon de aliaj samideanoj por ricevi ilian kunhelpon, la
laboro vere estas senfina. Sed aliparte, la rezultatoj de viaj penoj
estos rekompenco multe pli granda ol sia kosto, cxar, interalie, oni
konatigxas kun multaj interesaj personoj, cxeestas cxe multaj
instruantaj priparoladoj, kursoj, k.t.p., kaj, krom tio, gxuados
nombron da aliaj profitajxoj, kiun bone valorigas la laboradon
elspezitan.
Kompreneble, oni apenaux bezonas diri, ke viaj klopodoj tute ne
finigxos tiam, kiam vi estos fondinta la grupon. Efektive, ili nur
jxus komencigxis.
Oni cxiam trovos en nova movado kiel Esperanto, multe da personoj,
kiuj volonte alprenos gxin dum dauxras la intereso ordinare elvokita
de novajxo ia; sed tuj kiam gxi cxesas esti priparolata, ili kviete
lasas gxin subfali. Pri tiaj membroj oni devos precipe zorgi; se iu
el ili forlasos cxeesti la kursojn aux sxajnos perdi sian intereson
je la afero, skribu mallongan leteron aux aliru viziti lin, por
certigi lin, ke la Grupo bezonas lian kunhelpon.
Nu, rilate al la maniero laux kiu mi volus agadi por fondi grupon.
Unue, estas la Publika Gazetaro, institucio, kies gravaj utilajxoj
por tia movado kiel tiu-cxi, estas absolute necesegaj. GXi liveros al
ni la solan efektivan ilon por disvastigi Esperanton inter la
gxenerala publiko. Mi konsilas personajn paroladojn kun Redaktoroj,
la plimulto el kiuj jam interesigas sin je lingvaj aferoj, kaj mi
kredas, ke vi renkontos nenian malfacilajxon priparoladi Esperanton
kun ili, kaj ricevi ilian subtenpromeson fine. Artikoloj donantaj
skizon pri la movado de gxia komencigxo, ankaux ekzemploj, por montri
gxian utilecon komercie, literature kaj sociale, devos esti
prezentataj. Kiel eble plej of
|