n unu ombr' malbona?
CXu estos kampoj floroplenaj,
Kaj cxiu flor' fruktdona?
Sen dornoj estu la rozujoj
Sed rozoj plimultigxu!
Pli bona ol komenco sia
La Nova Jar' finigxu!
Almenaux gxi devigxos porti
Progreson al la tero,
CXar DI' al ni vidajxojn novajn
Donacos de la Vero.
A year without a sorrow
Or a cross,
Or dread of any morrow
Bringing loss. Could it be?
A year of light, with shadow
Scarcely one?
Of fruits in every meadow,
Thistles none. Will it be?
A year of many roses
And few thorns;
A year that brighter closes
Than it dawns. May it be!
A year of God's unfolding
Wider wings;
A year of man's beholding
Better things. Must it be!
OJE.
RUSA SKIZO, Originale Verkita de OSIP IVANOVICX ELLEDER.
Melankolia auxtuna nebulo disvastigxis super la cxirkauxajxo. Malgaja
malsupreniganta Novembra nebulo. Griza en griza aperigxas cxio.
Grizaj nuboj tiradas tien malalte sur la cxielo, preskaux kun manoj
preneblaj. Kiel nigraj dikaj buloj sidas korvoj sur pintoj de nudaj
senfoligxitaj arboj, cxie kaj tie malrapide, mallauxte ekflugante.
Multaj grandaj akvogutoj de la matena nebulo pendigxas sur la
brancxoj malsuprenigxinte ilin: larmoj de naturo postplorantaj al la
pasintaj belaj somertagoj. Malgxojeco en la naturo, Malgajeco en homa
koro.
El la budo, sur la korto, sonadas lauxtega hundbojado. Jam de frua
mateno gxi sonadas. La granda nigra hundo bojas. Li bojas cxar li
sopirigxas je sia bela ordonantino, kiun li pli frue cxiam kaj cxie
akompanadis, sed nun oni lin alcxenigis kaj li ne povante al sia
amanta, cxarma ordonantino kuri, bojas. Li sencxese estis bojanta,
malgaje----.
La cxarmega frauxlino, ordonantino de Oje amis tiun hundon bojantan,
kiu sxin pli frue, kiam sxi estis en la vilagxo vizitanta sian
fratinon, akompanis cxiam kaj cxie; sed nun ne estis tio eble--! Ho!
kiel alie tiam sonadis lia bojado, kiel gxoje, hele, sed nun----
SXi iris al la budo. La hundo saltadis antauxen al sxi, sed la cxeno
tiris lin ree malantauxen, li sxiris fortike je la cxeno, sed gxi
estas pli forta ol li kaj ne lasas lin. La juna frauxlino pasxis al
Oje kaj elteniginte sian malgrandan blankan maneton, sxi karesadis
lin. La hundo frenezigxis de gxojo. Li estis granda rusa cxashundo,
malbela sed fidelega. Kun siaj mallumaj sagxaj hundokuloj li prudente
rigardadis la belajn okulojn de sia ordonantino kaj, silentigxinte
|