ad abattere alcuna delle lingue;
al contrario esso promette di servire come chiave per acquistarle.
I libri che trattano sullo studio dell' Esperanto sono oramai
tradotti in diciotto lingue."
Mi esperas, ke la legantaro pardonos tiun cxi enpreson de lingvo alia
ol la helpo internacia, sed ili estas enkondukitaj, cxar estus
interese ekscii, kiun el tiuj cxi du lingvoj pli similas je
Esperanto.
* * *
Kaj sendube la malmultaj vortoj en la Itala lingvo tre placxos al
niaj fervoraj Maltaj Gesamideanoj. Sciigo pri la fondo de forta Malta
grupo (72 membroj) aperis en la Januaro Esperantist.
Lia Mosxto Napoleone Tagliaferro, Estro de la Malta Edukafako estas
la Prezidanto de tiu cxi Societo, kaj Doktoro C. Sammut, Profesoro
cxe la Universitato, estas Vic-Prezidanto. Plie, je la tago de la
Nova Jaro, la Redaktoro de tiu cxi Gazeto ricevis tre afablan
leteron, kiu sciigis lin pri lia elektigxo kiel Hon. Prezidanto de la
Grupo.
Kvankam li multe klopodadis pri la naskigxo de la Grupo, li tute ne
atendis tian honoron. Tamen, esperante ke li povu multe helpi siajn
tieajn amikojn dum la estonteco, li dankeme akceptis la honoron, kaj
deziras per la kolonoj de The Esperantist sendi sian koran
dankesprimon. Kompreneble la Estro de la Grupo estas Doktoro Zamenhof
mem, kiu afable sendis sian gratulon kun la espero ke Maltujo rapide
antauxmarsxos gxis la pordoj de akordado internacia.
* * *
Sinjoro Jonko Davidov sendis la sekvantan leteron:--
Estimata Sinjoro,
"Mi faris sukcesindan paroladon pri Esperanto en la salono de la
Silistra (Bulgarujo) instruista lernejo antaux cxiuj lernantoj
instruistoj, kun permeso de la Direktoro. Post la parolado mi
malfermis senpagan kurson pri Esperanto en la sama lernejo antaux 32
instruistoj, estontaj disvastigistoj de Esperanto. La kurso iras
sukcesplene."
Sinjoro Davidov estas Sekretario de la Silistra Esperanta Klubo, kaj
sendube tiu cxi kurso tre helpos la aferon en Bulgarujo, kie jam
trovigxas multe da samideanoj.
Bedauxrinde, la spaco mankas por la enpreso de la alia letero, kiun
tiu cxi sinjoro afable estas sendinta, kaj kiu proponis organizon
inter la diversaj grupoj Esperantistaj. Sed la longa letero de
Doktoro Zamenhof jam traktis pri tiu cxi afero.
* * *
En la komencigxo de Januaro aperos la unua numero de la _Juna
Esperantisto_, revuo por gejunuloj redaktata tute en Esperanto. GXi
eliros cxiudumonate (6 numeroj en jaro) po almenaux 16 pagxoj
aux
|