,
kvieteme li premis sian nigran kapon je sxia vestajxo.
Rimarkinde! La okuloj de Oje havis similecon kun sxiaj okuloj. Ne en
la koloro, sxiaj estis grizabluaj, liaj brunaj, sed la esprimo en ili
estas egala. Rimarkinda simileco!
Sur la korto regxis nun silentado, sed ne por longe. La bela
frauxlino foriris kaj Oje ree malgaje bojadis.--Post kelkaj tagoj la
bojado de Oje enuigis la belan frauxlinon kaj, cxar li ne cxesis,
restante cxiam alcxenigita sxi, preninte belan pezon de rostita
viando kaj irinte al la budo, jxetis gxin tien, dirante "Havu, mangxu
kaj kvietigxu!" SXi eldiris tion malkare, malmole kaj foriris sen ia
kutima amema vorto, sen kareso. Hodiaux sxi estis iom cxagrenita, la
bela frauxlino.
Malgaje postrigardis Oje sian amantan malproksimigxantan
ordonantinon. Malgaje li ekbojis kaj kasxigxis en la budon.
Aljxetitan viandon li ne mangxis.
En la sekvanta nokto frostigxis kaj falis iom da negxo. Matene
regxadis tutega silentado sur la korto.
La servistino forirante vespere vidis ke, antaux la budo, kusxas la
nigra Oje sur la negxo entendata, senmove. Proksimigxinte sxi vidis
ke li estas mortinta. Antaux li kusxis la bela peco de rostita
viando.
"Ho, Dio estu lauxdata," diris la servistino, "li pli ne
maltrankviligos la domon": kaj sxi rapidis alkomuniki tiun bonan
novajxon al la aliaj domlogxantoj.
"Eble li mortis pro malsato," kompatinde diris la administrantino.
"Ho, ne!" respondis la servistino, "kusxas ankoraux apud li la granda
peco de viando kiun nia frauxlino hieraux jxetis al li."
"Ah, nia frauxlino, ni devas do al sxi tuj alkomuniki tiun aferon,"
rimarkis la maljunulino "sxi amis Ojen, kvankam mi vidis ke sxi
hieraux estis al li malkara; spite tion sxi amis lin, mi scias. Iru,
Nellie, kaj diru al sxi ke Oje mortigxis; sxi estas en rugxa cxambro.
Mi nun estas okupata, cxar morgaux mi havas grandan lavadon."
----Nellie foriris al la ordonantino----
* * *
Vesperstelo jam aperigxis. Ekstere farigxis klare, froste. La plena
luno hele allumigis cxiujn objektojn sur la korto, kie nun estis
senvivo, funebro.--CXe la fenestro de rugxa cxambro, apoginte sin al
la kadro, staris tiatempe silente, senmove la juna virina figuro. La
vizajxon forte alpremigita je la vitro, sxi rigardadis eksteren. Jam
longe sxi staris tiel enprofundigxinta en pensoj. SXiaj rigardoj
estis dirigitaj al unu punkto sur la korto. Rigide eltendita kusxis
tie antaux sia logxejo Oje, la mortinta rusa cxash
|