Esperanta nia afero sxuldas koran dankon.
Parolante pri la sukcesoj de la Klubo Londona mi ne devas forgesi pri
tiu malgranda rondeto Esperantista en Keighley, kiu metis la komencon
por nia afero en Anglujo. Nian koran saluton al la Esperantistoj
Kihxlianoj!
La laboradon de la Londona Klubo Esperanta la tuta mondo observas kun
grandega intereso. Ni cxiuj esperas kaj antauxsentas ke, pli aux
malpli frue, Londono farigxos unu el la plej gravaj centroj de
nia afero por la tuta mondo. Londono longe dormis; sed kiam gxi
vekigxis, tio cxi estos kiel vekigxo de leono. Potenca voko iros el
Londono kaj cxiam pli kaj pli sonados kaj resonados en cxiuj partoj
de la mondo. Kun atento la popoloj auxskultados la vocxon venantan el
la potenca centro de la angle-parolantaj regionoj. Kiam pri frateco
de popoloj kaj pri neuxtraleco de internaciaj rilatoj ekparolos tia
potenca popolo kiel la angla, la mondo aplauxdos kun entuziasmo, kaj
tiu sankta afero, por kiu ni batalas ekmarsxos rapidege.
Esperantistoj en Londono, Esperantistoj en Anglujo, laboru kuragxe
kaj energie. Malfacila, tre malfacila, estas la semado, sed dolcxaj
kaj benitaj estos la fruktoj. Granda kaj grava estas Via rolo. La
tuta mondo Esperantista rigardas Vin kaj multe de Vi esperas.
Tiu cxi parolado treege placxis al la auxdintaro, kiuj korege dankis
la Doktoron pro lia aminda saluto. Sinjoro Motteau kun tri aliaj
bonege kantis lian belan himnon "Espero" (presita je la dek-sesa
pagxo de The Esperantist), kaj cxiuj entuziasme kunkantis la
hxorajxon. Post multaj paroladetoj kaj bela poemeto, kiun elparolis
Frauxlino Schafer, la kunveno finigxis, kaj cxiuj el la
partoprenintoj revenis hejmen pripensantaj kiel helpi la kreskadon de
Esperanto en Anglujo, kaj tra la tuta mondo.
At Essex Hall, on Jan. 14, as announced in The Esperantist,
the members and friends of the London Esperanto Club held their
annual meeting. And consequently the report of this meeting demands
much space. In order that other interesting matter should not be
limited, the usual short grammar is left out. I hope readers will
approve of this. The Club's President, Felix Moscheles, Esq., opened
the meeting by a long and interesting speech in Esperanto. He said:--
Ladies and Gentlemen,
The first words I say in this first annual meeting must, undoubtedly,
be spoken in the language created by our illustrious master, Doctor
Zamenhof. And the first thought which occurs to me is the most happy
one
|