n; aux ke li baldaux povos esti prenita de alia el siaj
konvulsioj antaux ni, kaj perdi la uzon de siaj membroj. Kaj se iam
tio reokazos, miaparte mi decidigxas fortigi mian viran koron, kaj
fari mian eblon por eliri el sub lia mano. Mi estas malsagxulo ke mi
ne provis gxin fari antauxe; sed tamen, mia frato, ni estu paciencaj
kaj ni suferu iom plu; eble la tempo alvenos, kiu donos al ni
gxojan liberon; sed ni ne farigxu niaj memmortigantoj. Per tiuj cxi
vortoj Esperemo nuntempe moderigis la animon de sia frato; kaj
tiamaniere ili dauxris kune en la mallumo tiun cxi tagon, en sia
malgxoja kaj dolora stato. Nun, kiam la noktigxo alproksimigxis, la
Giganto ree malsupreniras en la kelon por vidi cxu siaj kaptitoj
ankoraux prenis sian konsilon; sed kiam li estas tien alveninta, li
trovas ilin vivaj, kvankam, vere, nur vivaj; cxar nun de manko de
pano kaj akvo, kaj pro la vundoj ricevitaj kiam li bategis ilin, ili
apenaux povas plu fari ol spiri. Sed, mi ripetas, li trovis ilin
vivaj; je kio li ekkoleregis kaj diris al ili ke, cxar ili malobeis
konsilon sian, estos pli malbone por ili ol se ili neniam estis
naskitaj.
Je tio cxi ili tre tremis, kaj mi pensas ke Kristano svenis, sed li
retrovante sin iom, ili reprenis sian interparoladon pri la konsilo
de la Giganto, kaj cxu ankoraux estus pli bone gxin sekvi aux ne. Nun
Kristano ree sxajnis esti preta tiel fari; sed Esperemo faris sian
duan respondon jene:--Mia frato, diris li, cxu ci ne rememoras kiel
kuragxa ci estis antauxe? Apoliuno ne povis premegi cin, nek tiel
povis fari cxiuj, kiujn ci auxdis, aux vidis, aux sentis en la Valo
de la Ombro de Morto. Kiajn malfacilajxojn, teruron kaj miregon ci
jam trapasis, kaj cxu ci estas nun nur timoj? Ci vidas ke mi ankaux
estas en la subtera malliberejo kun ci, mi kiu estas nature homo tre
plimalforta ol ci; ankaux tiu cxi Giganto vundis min same kiel ci,
kaj forprenis la panon kaj akvon de mia busxo, kaj kun ci mi
malgxojas sen la lumo. Sed iom pli ni ekzercu la paciencon.
Rememorigu kiel ci kondutis cin vire cxe Vaneca Foiro, kaj ne estis
timigita nek per la CXeno nek la Kagxo, nek ankoraux per la sanga
morto. Tial almenaux por eviti la honton en kiu ne estas deca ke oni
trovas Kristanon, ni fortigu nin pacience kiel eble plej bone.
Nu, la nokto estante reveninta, kaj la Giganto kaj lia edzino
estantaj lite, sxi demandis al li pri la kaptitoj, kaj cxu ili
ankoraux prenis lian konsilon. Al kio li respondis--Ili estas
obstinaj
|