tografie presataj. GXia abonkosto estas du frankoj (1/9), kaj la
Redaktoro estas Sinjoro Hector Hodler, 9, Avenue des Vollandes,
Geneva, Switzerland.
* * *
La Redaktoro deziras danki la multenombrajn amikojn, kiuj afable
estas sendintaj artikolojn por estontaj ekzempleroj de The
Esperantist. Malfelicxe estas tute neeble tuj respondi pri la
tauxgeco kaj presebleco de tiuj cxi artikoloj, kaj li esperas, ke
amikoj pardonos la neeviteblajn malrapidojn.
DR. ZAMENHOF PRI AKADEMIO.
Courtrai (Belgujo), 12an de Januaro.
_Al la Redaktoro de_ The Esperantist.
Kara Sinjoro Redaktoro,
En la lasta numero de via tre estiminda jxurnalo, vi konsentis
publikigi proponon kiun mi, kune kun Sro. Ch. Lambert (pri tio
via jxurnalo nekorekte raportis), sendis al vi pri kunveno de
Esperantista Kongreso kaj ebla priparolado, tiu-okaze, de la demando
pri Akademio. Petinte nian tre karan Majstron, Dro. Zamenhof, ke li
konigu sian opinion, mi ricevis la jenan gravegan leteron:
"Kara Sinjoro,--Vian ideon pri la arangxo de internacia
kongreso de Esperantistoj mi trovas tute bona. Sed por ke tia
kongreso donu al nia afero ne malutilon sed nur utilon, gxi devas
esti arangxita laux la sekvantaj principoj:
1. GXi devas esti bone kaj zorge arangxita, havi multe da
partoprenantoj kaj havi la karakteron de granda, solena kaj imponanta
_festo_ de internacia frateco, por ke la gazetoj de la tuta mondo
multe parolu pri gxi kaj por ke gxi estu plena de entuziasmo kaj veku
en la tuta mondo entuziasmon kaj deziron aligxi al ni. Krom paroloj
oni devas arangxi komunajn kantojn en Esperanto, eble ecx ian
internacian ludon aux publikan konkurson; oni devas arangxi en ia
granda teatro prezentadon de dramo en Esperanto. Oni devas antauxe
eksciti la interesigxon de la tuta urbo, por ke al cxiuj festoj de la
kongreso venu grandega multo da gastoj ne-Esperantistoj;--per unu
vorto, oni devas fari grandan _impreson_, kaj devigi la tutan mondon
paroli pri la kongreso.
2. En la kongreso oni devas paroli pri organizado de nia afero,
reciproka helpo en la batalado, pri rimedoj de propagando, pri kreado
de granda kaj utila literaturo, k.t.p.; sed _nenion_, absolute nenion
oni devas paroli pri iaj _sxangxoj_ aux '_plibonigoj_!' Por ke nia
lingvo atingu sian celon kaj ne disfalu kiel Volapuk, gxi devas
resti por ni absolute _netusxebla_, tiel same kiel cxiu alia lingvo,
en kiu nenia persono ja kuragxas proponi iajn reformojn, kvankam cxiu
el t
|