felicxe ne povis cxeesti pro malsaneto. Sinjoro
O'Connor ankaux diris malmultajn vortojn en la Angla lingvo pri la
rapida progreso, kiun Esperanto faris inter ni.
Tiam la Hon. Sekretario legis Raporton pri la Klubaj aferoj, kiu
estos sendata al cxiuj Membroj.
Frauxlino Lawrence tiam donis al ni du interesajn leterojn. Unu estis
de Sinjoro Geoghegan, en Alaska, por kiu, bedauxre, spaco mankas. La
alia estis de Doktoro Zamenhof, reakcentigante la fakton ke, se
presistoj ne havas la akcentojn sur la literoj en Esperanto, ili
cxiam povos anstatauxi la akcentojn per la litero "H" (chi, ghi,
jhus, ehho, shi) kaj ke la akcento sur "UX" ne devas esti presata.
Tiu cxi eble helpos nian aferon.
La Membraro de kelkaj aliaj Societoj, kiuj deziris kunligi sin kun
ni, estis aldonita al la Londona Klubo Esperanta; kaj la oficiala
parto de la kunveno finigxis per fanfarado, cxar nia kara Estro,
Doktoro Zamenhof mem, sendis al ni paroladon per fonografo.
La uzo de fonografoj certe estas gravega ilo por la lernado de la
elparolado de Esperanto, kaj tiuj, kiuj havas ilin, estos sagxaj, se
ili acxetos Esperantajn cilindrojn. Sinjoro Rees, de la Modern
Language Press, 13 Paternoster Row, London, afable venis por pruvi al
ni tiun cxi fakton, per la cilindro de Doktoro Zamenhof, kaj alia el
The Esperantist. La paroladon kiun Doktoro Zamenhof sendis
tiel afablege al ni, mi jam estis kopiinta, antaux ol la transskribo
alvenis. Tiu cxi fakto pruvos al skeptikuloj, ke la paroloj de nia
Estro Varsovie tute estis Londone kompreneblaj al ni.
Estimataj Sinjorinoj kaj Sinjoroj,
Ne havante la eblon partopreni persone en la unua jarkunveno de la
Londona Klubo Esperanta, mi sendas per fonografo mian koran saluton
al cxiuj partoprenantoj en la kunveno. En mia imago mi prezentas al
mi, ke mi sidas nun inter Vi, estimataj Anglaj amikoj de la ideo de
lingvo internacia, kaj mi gxojas kune kun Vi pro la belaj fruktoj,
kiujn Via energia laborado donis en la dauxro de la foririnta jaro.
Antaux unu jaro nia afero estis ankoraux tre malmulte konata en Via
lando, kaj nun ni havas en Via lando jam tre multe da varmegaj kaj
sinceraj amikoj; ni havas diversajn klubojn de Esperantistoj, ni
havas konstantajn kursojn de Esperanto, ni havas belan gazeton
Esperantan. Preskaux cxio estas la frukto de laborado de la Klubo
Londona, kiu povas esti fiera je la rezultato de sia unuajara penado.
Al la noblaj kaj energiaj kondukantoj kaj laborantoj de la Londona
Klubo
|