FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31  
32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>  
patinduloj, cxu ili havas tiom da _ili_? RATO-FRAUxLINO Jes, svarmegis. (ridas silente kaj kontente) En la litoj ili svarmadis kaj cxirkauxkuris la tutan nokton. En la laktujojn ili falis. Kaj trans la plankojn ili siblante kuradis cxiudirekten. EYOLF (mallauxte, al _Asta_) Tien mi neniam volas vojagxi, onklino. RATO-FRAUxLINO Kaj jen _mi_ venis -- kaj krome iu alia. Kaj ni kunprenis ilin, cxiujn. La dolcxajn etulojn! Al ili cxiuj ni du metis finon. EYOLF (kriante) Pacxjo, -- jen, jen! RITA Bona Dio, Eyolf do! ALLMERS Kio okazas? EYOLF (montras) Estas io baraktanta en la saketo! RITA (maldekstren; krias) Hu do! Elpelu sxin, Alfred! RATO-FRAUxLINO Ho, karega sinjorino, ne timu tian etan figuracxon. ALLMERS Sed kio do tio estas? RATO-FRAUxLINO Estas nur Mopsulo. (malligas la saketon) Venu nun el la mallumo, vi karega amiko mia. (_Hundeto_ kun largxa, nigra muzelo metas sian kapon el la saketo.) RATO-FRAUxLINO (kape kaj mane signas al _Eyolf_) Proksimigxu nur fide, vi eta vundita batalanto! Gxi ne mordas. Alvenu! Alvenu! EYOLF (tenas sin al _Asta_) Ne, mi ne kuragxas. RATO-FRAUxLINO Cxu ne sxajnas al la juna sinjoro, ke gxi havas mildan kaj sxatindan aspekton? EYOLF (surprizita, montras) Tiu _jena_? RATO-FRAUxLINO Jes, gxuste gxi. EYOLF (duonlauxte, fiksrigardas la hundon seninterrompe) Sxajnas al mi ke gxi havas la plej teruran -- aspekton kiun mi iam vidis. RATO-FRAUxLINO (fermas la saketon) Ho, sxangxigxos, sxangxigxos. EYOLF (senpere proksimigxas, tute proksime, kaj facile glitfrapetas la saketon.) Delikata, -- delikata gxi tamen estas. RATO-FRAUxLINO (kun konsiderema vocxo) Sed nun gxi estas tiom laca kaj elcxerpita, la kompatindulo. Tiom ege laca gxi estas. (rigardas al _Allmers_) Cxar estas fortostrecxa, -- tia ludo, sinjoro komprenu. ALLMERS Kian ludon vi sugestas? RATO-FRAUxLINO La allogado. ALLMERS Aha, estas eble la hundo, kiu logas la ratojn. RATO-FRAUxLINO (kapsignas) Mopsulo kaj mi. Ni du kunlaboras. Kaj tio iras glate. Almenaux _aspekte_. Gxi ekhavas sxnuron ligitan al la kolringo. Kaj jen mi kondukas gxin tri fojojn cxirkaux la domon. Kaj ludas busxharmonikon. Kaj kiam _tion_ ili auxdas, tiam ili trudigxas supren el la keloj kaj malsupren de la subtegmentejoj kaj el le truoj, -- cxiuj tiuj benindaj, etaj kreajxoj. EYOLF Cxu tiam gxi mortmordas ilin? RATO-FRAUxLINO Ho, fore
PREV.   NEXT  
|<   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31  
32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>  



Top keywords:

FRAUxLINO

 
ALLMERS
 
saketon
 

saketo

 
karega
 
Mopsulo
 
aspekton
 

montras

 

Alvenu

 

sxangxigxos


sinjoro
 
elcxerpita
 

seninterrompe

 
Sxajnas
 
hundon
 

rigardas

 
gxuste
 

Allmers

 

fiksrigardas

 

kompatindulo


duonlauxte

 

surprizita

 

teruran

 

Delikata

 

senpere

 

fermas

 

proksimigxas

 
glitfrapetas
 
proksime
 

facile


delikata

 

konsiderema

 
busxharmonikon
 

auxdas

 

trudigxas

 

fojojn

 

cxirkaux

 

supren

 

benindaj

 
kreajxoj

mortmordas

 

malsupren

 

subtegmentejoj

 

kondukas

 
kolringo
 

allogado

 

sugestas

 

fortostrecxa

 

komprenu

 

ratojn