FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40  
41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>  
lrapide) Ne; mi estis blinda. La tempo ne estis por mi alveninta -- RITA (rigardas lin) Sed _nun_ gxi do estas veninta? ALLMERS Jes, nun fine. Nun mi vidas, ke la plej alta, kion mi havas por fari en la mondo, estas esti vera patro por Eyolf. RITA Kaj por _mi_? Kion vi volas esti por _mi_? ALLMERS (milde) Vin mi dauxrigos ami. En silenta intimeco. (Li provas kapti sxiajn manojn.) RITA (evitas lin) Mi ne sxatas vian silentan intimecon. Mi volas havi vin tute kaj plene! Kaj sola! Tiel kiel mi havis vin en la unuaj, ravaj, sxvelantaj tagoj. (impete kaj malmole) Neniam en la mondo mi lasas min regali per restajxoj kaj postlasajxoj, Alfred! ALLMERS (kvietanima) Sxajnas al mi, ke povus esti suficxe ricxe da felicxo cxi tie por cxiuj tri, Rita. RITA (moke) Sekve vi estas malpostulema. (eksidas cxe la tablo maldekstre) Auxskultu nun jenon. ALLMERS (alproksimigxas) Nu? Kio estas? RITA (rigardas lin per okulo perdinta la brilon) Kiam mi ricevis vian telegramon hieraux vespere -- ALLMERS Jes? Kaj kion? RITA -- mi vestis min blanke -- ALLMERS Jes, mi vidis ke vi estas blanke vestita, kiam mi venis. RITA Libere faligis la harojn -- ALLMERS Vian ricxe odorantan hararon -- RITA -- tiel ke gxi ondis malsupren laux la nuko kaj la dorso -- ALLMERS Mi vidis. Mi vidis. Ho kiel delikata vi estis, Rita. RITA Estis rozkoloraj sxirmiloj super ambaux lampoj. Kaj ni estis solaj, ni du. La solaj maldormaj en la tuta domo. Kaj estis cxampana vino sur la tablo. ALLMERS El gxi mi nenion trinkis. RITA (rigardas lin amare) Ne, estas vero. (ridas akre) "_Vi havis cxampanon, ecx ne tusxis gxin_", -- kiel estas skribite. (Sxi ekstaras de la apogsegxo kaj iras kvazaux laca al la sofo, kaj eksidas duone kusxanta.) ALLMERS (iras trans la planko kaj haltas antaux sxi) Mi estis tiel plena de sinceraj pensoj. Mi estis decidinta paroli kun vi pri nia estonta vivo, Rita. Kaj unue kaj cxefe pri Eyolf. RITA (ridetas) Tion vi ja ankaux faris, kara -- ALLMERS Ne, mi ne atingis. Cxar vi komencis malvesti vin. RITA Jes, kaj dume vi parolis pri Eyolf. Cxu vi ne memoras tion? Vi demandis kiel statas pri la stomako de eta Eyolf. ALLMERS (rigardas sxin riprocxe) Rita --? RITA Kaj vi kusxigis vin en via lito. Kaj dormis tiel ege bone. ALLMERS (skuas la kapon) Rita, -- Rita! RITA (kusxigas sin tute plate kaj rigardas lin) Vi? Alfred
PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40  
41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>  



Top keywords:

ALLMERS

 

rigardas

 

Alfred

 
eksidas
 

blanke

 

ekstaras

 

kvazaux

 
apogsegxo
 

skribite

 

lampoj


maldormaj

 

ambaux

 

delikata

 

rozkoloraj

 

sxirmiloj

 

kusxanta

 

cxampana

 

cxampanon

 
nenion
 

trinkis


tusxis

 
estonta
 

statas

 
demandis
 

stomako

 

memoras

 
malvesti
 
parolis
 

riprocxe

 

kusxigis


kusxigas
 
dormis
 

komencis

 

pensoj

 
decidinta
 

paroli

 

sinceraj

 
planko
 

haltas

 

antaux


ankaux

 

atingis

 

ridetas

 
brilon
 

evitas

 

sxatas

 
silentan
 
intimecon
 
manojn
 

sxiajn