FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>  
kaj felicxan? ASTA Ho jes, multege. Nekredeble multege. BORGHEJM Rakontu al mi iom pri tio, frauxlino Asta. ASTA Vere nur etaj okazajxoj. BORGHEJM Kiaj --? Nu? ASTA Kiel tiam kiam Alfred plenumis sian ekzamenon. Kaj bone sukcesis. Kaj kiam li iom poste ricevis postenon en iu lernejo. Aux kiam li sidis skribante artikolon. Kaj lauxtlegis gxin por mi. Kaj poste sukcesis presigi gxin en periodajxo. BORGHEJM Jes, mi bone komprenas, ke estis bonega, paca vivo. Du gefratoj, kiuj dividas la gxojon, (agitas la kapon) Kompreni mi ne kapablas, ke via frato rezignis pri vi, Asta! ASTA (en subpremita emocio) Alfred ja edzigis sin. BORGHEJM Cxu ne estis dolorige por vi? ASTA Jes; en la komenco. Sxajnis al mi, ke mi tute perdis lin samtempe. BORGHEJM Nu, felicxe, tiel ja ne okazis. ASTA Ne. BORGHEJM Sed tamen. Sed ke li _povis_. Edzigi sin, mi sugestas. Cxar li ja povus havi vin sola cxe si! ASTA (rigardas antauxen) Li eble estis sub la legxo de transformo, mi pensas. BORGHEJM La legxo de transformo? ASTA Alfred nomas gxin tiel. BORGHEJM Pa, -- kia stulta legxo tiu estus! Tiun legxon mi neniel fidas. ASTA (ekstaras) Post tempo povos okazi ke vi fidos gxin. BORGHEJM Neniam en la mondo! (insiste) Sed jen auxskultu, frauxlino Asta! Estu sagxa -- almenaux unu fojon. En tiu rilato, mi celas -- ASTA (interrompante) Ho ne, ne -- ni ne rekomencu _jenon_! BORGHEJM (dauxrigas kiel antauxe) Ja, Asta, -- mi nepre ne lasas vin tiel facile. Nun via frato ja havas por si cxion kiel li pleje sxatas. Vivas sian vivon suficxe kontenta sen vi. Tute ne bezonas vin. -- Kaj krome _tio_ -- _tio_, kio eksxangxas vian tutan situacion cxi tie fore -- ASTA (skuigxas) Kion vi sugestas pri tio? BORGHEJM La infano, kiu fortirigxis. Kio alie? ASTA (sinregas) Eta Eyolf estas for, jes. BORGHEJM Kaj kio pli estas por vi cxi tie farenda? Vi ne plu povas zorgi pri la kompatinda knabeto. Neniujn devojn, -- neniujn taskojn cxi tie en iu rilato -- ASTA Ho, mi petas vin, kara Borghejm, -- ne insistu al mi tiom impete! BORGHEJM Ja; mi estus freneza, se mi ne provis gxis la ekstremo. Unu tagon mi forvojagxos de la urbo. Eble ne renkontos vin tie. Eble ne revidos vin dum longa, longa tempo. Kaj kiu scias, kio povos okazi intertempe? ASTA (ridetas serioze) Cxu eble vi tamen timas la legxon de transformo? BORGHEJM Ne, certe ne. (ri
PREV.   NEXT  
|<   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>  



Top keywords:

BORGHEJM

 

Alfred

 
transformo
 

rilato

 

legxon

 

sugestas

 

multege

 

sukcesis

 

frauxlino

 

intertempe


renkontos
 

kontenta

 

bezonas

 

eksxangxas

 

revidos

 

suficxe

 

antauxe

 

dauxrigas

 

rekomencu

 

facile


sxatas

 

serioze

 

ridetas

 

impete

 

freneza

 

interrompante

 

kompatinda

 

knabeto

 

Borghejm

 
taskojn

neniujn

 
Neniujn
 

devojn

 

farenda

 

infano

 

fortirigxis

 

forvojagxos

 

insistu

 

skuigxas

 

provis


ekstremo

 

sinregas

 

situacion

 

gefratoj

 

bonega

 

presigi

 

periodajxo

 
komprenas
 

dividas

 

gxojon