FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>  
me. ALLMERS Ho, mi vere ne povas helpi vin, Rita. RITA Sed eble mi povus helpi vin. ALLMERS Pri la laboro, vi celas? RITA Ne. Pri la vivado. ALLMERS (agitas la kapon) Sxajnas al mi, ke mi ne havas vivon vivindan. RITA Nu, do por subporti la vivon. ALLMERS (sombre, antauxen) Mi opinias, ke estus pli bone por ni ambaux, ke ni rompus la geedzecon. RITA (rigardas lin esplore) Kien vi rifugxus? Eble tamen al Asta? ALLMERS Ne. De nun neniam al Asta. RITA Kien do? ALLMERS Supren en la solecon. RITA Supren inter la montojn? Cxu _tion_ vi sugestas? ALLMERS Jes. RITA Sed jeno estas ja nur fantaziajxoj, Alfred! Tie supre vi ja ne povas vivi. ALLMERS Tamen tien mi nun tirigxas. RITA Kial? Diru al mi! ALLMERS Eksidu. Jen mi rakontos ion al vi. RITA Ion, kio okazis al vi tie supre? ALLMERS Jes. RITA Kaj pri kio vi silentis antaux Asta kaj mi? ALLMERS Jes. RITA Ho, vi silentas pri cxio. Vi ne devus. ALLMERS Eksidu tien. Kaj jen mi rakontos al vi. RITA Jes, jes, -- mi auxskultos! (Sxi sidigas sin sur la benkon cxe la pavilono.) ALLMERS Mi estis sola tie supre. Meze inter la montegoj. Jen mi venis al vasta, dezerta montara lago. Kaj mi devis transiri tiun lagon. Sed mi ne povis. Cxar trovigxis nek boato nek homoj. RITA Nu? Kaj sekve kio? ALLMERS Jen mi iris sola en flankan valon. Cxar tie, mi opiniis, ke mi venus trans la montodorsojn kaj inter la pintojn. Kaj poste malsupren al la alia bordo de la lago. RITA Ho, kaj jen vi certe eraris pri la vojo, Alfred! ALLMERS Jes; mi misprenis pri la direkto. Cxar vojo aux vojeto tie ne trovigxis. Kaj mi iris la tutan tagon. Kaj ankaux la tutan sekvantan nokton. Kaj fine mi kredis, ke mi neniam plu trovus vojon al homoj. RITA Ne hejmen al ni? Ho, jen mi scias, ke viaj pensoj iris al ni. ALLMERS Ne, -- ili tion ne faris. RITA Cxu ne? ALLMERS Ne. Estis strange. Sxajnis al mi, ke vi kaj Eyolf, vi ambaux farigxis tiom foraj, foraj de mi. Kaj ankaux Asta. RITA Sed pri kio vi do pensis? ALLMERS Mi ne pensis. Mi tiradis min laux la deklivoj, -- kaj gxuis la pacon kaj placxan senton de la percepto de morto. RITA (eksaltas) Ho, ne uzu tiajn vortojn pri tiu terurajxo! ALLMERS Tiel mi sentis. Tute ne timo. Sxajnis al mi, ke mi kaj la morto kuniris kvazaux du bonaj kamaradoj. Estis tiom nature, -- tiom simple, cxio
PREV.   NEXT  
|<   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>  



Top keywords:

ALLMERS

 

Sxajnis

 

neniam

 
Supren
 

rakontos

 

trovigxis

 

ankaux

 
Alfred
 

Eksidu

 

pensis


ambaux

 

misprenis

 

kuniris

 

eraris

 

vojeto

 

kvazaux

 

direkto

 

opiniis

 
flankan
 

nature


simple

 
montodorsojn
 

kamaradoj

 
sekvantan
 

malsupren

 

pintojn

 
percepto
 
senton
 

strange

 

eksaltas


placxan
 
farigxis
 

tiradis

 

deklivoj

 
kredis
 

terurajxo

 

sentis

 
nokton
 

trovus

 

pensoj


vortojn

 

hejmen

 

esplore

 
rifugxus
 

rigardas

 

geedzecon

 
rompus
 
sugestas
 
montojn
 

solecon