FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>  
xar vi devas, do -- ASTA Kaj ankaux vi ja forvojagxos cxi-nokte. BORGHEJM Ankaux mi devas? Mi iros per la trajno. Cxu ankaux vi? ASTA Ne, mi iros per la vaporsxipo. BORGHEJM (ekrigardas al sxi) Cxiu sian apartan vojon do. ASTA Jes. (Sxi sidas rigardante, dum li suprenlevas la flagon duone sur la stangon. Fininte li iras al sxi.) BORGHEJM Frauxlino Asta, -- Vi ne povas imagi kiom mi funebras pro eta Eyolf. ASTA (suprenrigardas al li) Jes, mi certigxas, ke vi faras. BORGHEJM Sentigxas dolorige. Cxar funde ne konvenas por mi funebri. ASTA (rigardas al la flago) Kun la tempo cxio fordrivas, -- cxio. Cxiuj sentoj de funebro. BORGHEJM Cxiuj? Jenon vi opinias? ASTA Kiel pluvondo. Kiam vi nur estas suficxe foren veninta, tiam -- BORGHEJM Devus esti ege fora, jeno. ASTA Kaj vi ja ankaux ja havas la grandan, novan vojkonstruadon. BORGHEJM Sed neniun por helpi min en gxi. ASTA Nu jes, certe vi havas. BORGHEJM (agitas la kapon) Neniun. Neniun kun kiu dividi la gxojon. Cxar plej ofte temas pri gxojo. ASTA Kaj ne la peno kaj embarasoj? BORGHEJM Pa, -- el tiajxoj oni verdire eltiras sin sola. ASTA Sed la gxojo, -- tiun oni devas dividi kun iu, vi opinias? BORGHEJM Jes, kia felicxo alie estus en tio esti gxoja? ASTA Nu ja, povas esti iu senco en tio. BORGHEJM Kompreneble oni povas iradi dum tempo kaj esti gxoja interne en si mem. Sed ne tauxgas longtempe. Ne, la gxojo, gxi estas por du kune. ASTA Cxiam nur du? Neniam pluraj? Neniam multaj? BORGHEJM Nu, vidu, -- jen kio estas alia afero. -- Frauxlino Asta, -- cxu vi do vere ne povas decidigi vin dividi felicxon kaj gxojon kaj -- kaj penon kaj embarasojn kun unu, -- sole unu sola? ASTA Mi provis -- fojon. BORGHEJM Cxu provis _vi_? ASTA Jes, dum tiu tempo, kiam mia frato, -- kiam Alfred kaj mi logxis kune. BORGHEJM Nu, kun via frato, jes. Tio estas ja io tute alia. Aspektas al mi pli kiel paco ol kiel felicxo. ASTA Gxuinda tio tamen do estis. BORGHEJM Jen vidu, -- ecx tio aspektis por vi gxuinda. Sed jen imagu, -- se li nun ne estus via frato! ASTA (volas ekstari, sed restas sidanta) En tiu kazo ni neniam vivus kune. Cxar tiam mi estis nur infano. Kaj ankaux li, preskaux. BORGHEJM (iom poste) Cxu gxi vere estis tiom gxuinda, tiu tempo? ASTA Jes, kredu, gxi estis. BORGHEJM Cxu vi do tiam travivis ion vere serenan
PREV.   NEXT  
|<   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>  



Top keywords:
BORGHEJM
 

ankaux

 
dividi
 

provis

 
felicxo
 
gxojon
 
Neniun
 

Neniam

 

opinias

 

gxuinda


Frauxlino

 

restas

 

sidanta

 

ekstari

 

travivis

 

longtempe

 

serenan

 

neniam

 

infano

 

Kompreneble


pluraj

 

interne

 

tauxgas

 

Gxuinda

 
preskaux
 
logxis
 

Alfred

 

Aspektas

 

embarasojn

 

aspektis


decidigi

 
felicxon
 
multaj
 

funebras

 

Fininte

 

suprenrigardas

 

konvenas

 

funebri

 

dolorige

 
Sentigxas

certigxas
 
stangon
 

trajno

 

vaporsxipo

 
ekrigardas
 

Ankaux

 

forvojagxos

 

suprenlevas

 

flagon

 
rigardante