FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50  
51   >>  
imigxas kaj staras antaux li kun interplektitaj, pendantaj manoj) Cxu vi eblas imagi, Alfred, -- ke ni perdis Eyolf? ALLMERS (rigardas peze malsupren antaux si) Al la penso ni kutimigxu. RITA Mi ne povas. Mi ne povas. Mi vidis tiun teruran vidajxon, kiu staros antaux mi tra mia tuta vivo. ALLMERS (suprenrigardas) Kiun vidajxon? Kion vi vidis? RITA Mi mem nenion vidis. Nur auxdis la rakonton. Ho --! ALLMERS Diru do prefere tuj. RITA Mi iris kun Borghejm al la kajo -- ALLMERS Kion vi tie volis? RITA Demandi al la knaboj, kiel tio okazis. ALLMERS Tion ni ja scias. RITA Ni eksciis pli. ALLMERS Nu! RITA Ne estas vero, ke li tuj tute malaperis. ALLMERS Cxu nun ili _tion_ diras? RITA Jes. Ili diras, ke ili vidis lin kusxanta sur la fundo. Profunde malsupre en la klara akvo. ALLMERS (dentgrincigante) Kaj ili ne savis lin! RITA Eble ili ne povis. ALLMERS Ili scipovas nagxi -- cxiuj --. Cxu ili diris kiel li kusxas, dum ili vidis lin? RITA Jes. Ili diris, ke li kusxas surdorse. Kaj kun grandaj, malfermitaj okuloj. ALLMERS Malfermitaj okuloj. Sed tute trankvila? RITA Jes, tute trankvila. Kaj jen io venis kondukante lin foren. Ili nomis gxin marfluo. ALLMERS (kapsignas malrapide) _Tio_ do estis la lasta vido de li. RITA (plorsufokite) Jes. ALLMERS (kun apatia vocxo) Kaj neniam, -- neniam ni plu vidos lin. RITA (lamentante) Tagon kaj nokton li staros antaux mi tiel, kiel li kusxis tie sube. ALLMERS Kun la grandaj, malfermitaj okuloj. RITA (sxokita) Jes, kun la grandaj malfermitaj okuloj. Mi vidas ilin! Mi vidas ilin antaux mi! ALLMERS (starigxas malrapide kaj rigardas sxin silente minace) La okuloj, cxu ili estis malicaj, Rita? RITA (paligxas) Malicaj --! ALLMERS (tute proksime al sxi) La okuloj, kiuj fiksrigardis supren, cxu ili estis malicaj? De tie profunde? RITA (sin retirante) Alfred --! ALLMERS (sekvas) Respondu al mi! cxu estis malicaj infanokuloj? RITA (krias) Alfred! Alfred --! ALLMERS Nun estas por ni, -- kiel vi deziris, Rita. RITA _Mi_! Kiel deziris _mi_? ALLMERS Ke Eyolf ne estus cxi tie. RITA Neniam en la mondo mi tion deziris! Ke Eyolf ne starus inter ni du, -- _tion_ mi deziris. ALLMERS Nu ja, -- de nun li ja tion ne faros. RITA (malrapide, rigardante antauxen) Eble de nun ankoraux pli. (skuigxas) Ho, tiu terura vidaj
PREV.   NEXT  
|<   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50  
51   >>  



Top keywords:

ALLMERS

 

okuloj

 
antaux
 

deziris

 

Alfred

 

malfermitaj

 

malrapide

 

malicaj

 

grandaj

 

kusxas


neniam
 

staros

 

vidajxon

 

trankvila

 

rigardas

 

kapsignas

 

plorsufokite

 

marfluo

 

lamentante

 

kusxis


sxokita

 

nokton

 

apatia

 

starus

 

Neniam

 

terura

 

skuigxas

 

ankoraux

 

rigardante

 
antauxen

proksime

 
Malicaj
 

paligxas

 

silente

 

minace

 

fiksrigardis

 

supren

 

sekvas

 

Respondu

 

infanokuloj


retirante

 

profunde

 

starigxas

 

suprenrigardas

 

nenion

 

Borghejm

 

prefere

 
auxdis
 

rakonton

 

teruran