MERS
(rigardas super la akvon) Kiom senkora aspektas la fjordo hodiaux.
Kusxas peza kaj dormema. Plumbogriza, -- kun flavaj ekflagroj, kaj
spegulas la pluvnubojn.
ASTA
(petante) Ho, Alfred, ne sidadu tie fikse rigardante la fjordon!
ALLMERS
(sen sxin auxskultante) La suprajxon, jes. Sed en la profundo, --
tie fluas la forta subfluo --
ASTA
(timeme) Ho, pro Dio en la cxielo, -- ne pensu pri la profundo!
ALLMERS
(rigardas sxin milde) Vi certe kredas, ke li kusxas tie gxuste
eksterborde, vi? Sed tion li ne faras, Asta. Ne kredu tion. Memoru,
kiel cxi tiu fluo torentas foren. Rekte en la maron.
ASTA
(jxetas sin plorante sur la tablon kun la manoj antaux la vizagxo)
Ho, Dio, -- ho Dio!
ALLMERS
(peze) Tial nun eta Eyolf forigxis tiom longe -- longe for de ni,
la liaj.
ASTA
(rigardas lin petante) Ho, Alfred, ne diru do tiajxon!
ALLMERS
Jes, vi povas mem elkalkuli. Vi kiu estas tiel lerta --. En dudek ok
-- dudek naux -- horoj. Konsideru --! Konsideru --!
ASTA
(krias kaj kovras la orelojn) Alfred --!
ALLMERS
(premegas la manon forte kontraux la tablon) Sed cxu vi komprenas la
sencon en io tia?
ASTA
(rigardas lin) En kio?
ALLMERS
En tio cxi, farita kontraux mi kaj Rita.
ASTA
La sencon en tio?
ALLMERS
(senpacience) Jes, La sencon, mi diras. Cxar senco devas ja
trovigxi en gxi. La vivo, la ekzistado, -- la sorto estu do ne
tiel tute sensenca.
ASTA
Ho, kiu povas diri ion certe kaj decide pri tiuj aferoj, kara Alfred?
ALLMERS
(ridas amare) Ne-ne; vi eble vere pravas. Eble cxio iras
tiel hazarde, Asta. Prizorgante sin mem, kiel rompita sxipo sen
stirilo. Vere povas esti tiel. -- Almenaux tiel aspektas.
ASTA
(pensema) Se nur aspektis --?
ALLMERS
(impete) Nu? Cxu vi povas klarigi por mi? Cxar _mi_ ne povas.
(pli milde) Jen Eyolf preta eniri spirit-konscian vivon. Enhavas
en si senfinajn eblecojn. Ricxajn eblecojn, eble. Plenumus mian
ekzistadon kun gxojo kaj fiero. Kaj jen bezonigxas nur freneza,
maljuna virinacxo venanta -- montranta hundon en saketo --
ASTA
Sed ni ja ne scias, kiel tio vere okazis.
ALLMERS
Jes, ni scias. La knaboj vidis sxin remanta foren sur la fjordo.
Ili vidis Eyolf staranta sola sur la egxo de la kajo. Vidis lin
fiksrigardi post sxin -- kaj kvazaux sveni. (tremetanta) Kaj jen li
ekfalis malsupren, -- kaj malaperis.
ASTA
Jes, jes. Sed tamen --
ALLMERS
Sxi tiris lin en la profundon. Pri tio estu cer
|