FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>  
lin. ALLMERS Nu ja, -- kion do --? EYOLF Sed ili estas tiom malbonkondutaj, tiuj knaboj. Kaj ili diras, ke mi neniam povos farigxi soldato. ALLMERS (kun subpremata kolero) Kial ili do tion diras? EYOLF Eble ili estas enviemaj. Cxar, pacxjo, ili estas ja tiom malricxaj, ke ili devas iri nudpiede. ALLMERS (mallauxte, kun sufokata vocxo) Ho, Rita, -- kiom jeno turmentas mian koron! RITA (trankviligante, ekstaras) Nu, nu, nu! ALLMERS (minacante) Sed tiuj knaboj, iam ili lernos, kiuj estas majstroj tie malsupre sur la bordo! ASTA (auxskultante) Iu frapas. EYOLF Certe estas Borghejm! RITA Envenu! (La _Rato-frauxlino_ envenas silente kaj trankvile tra la dekstra pordo. Sxi estas malalta, maldika, kurba estajxo, maljuna, grizhara, kun akraj pikantaj okuloj. Vestita en malnovmoda, flordesegnita robo kun kufo kaj manteleto. Per la mano sxi tenas grandan, rugxan pluvsxirmilon, kaj sur la brako, en sxnuro, nigran saketon.) EYOLF (mallauxte, tenante la robon de _Asta_) Onklino! Eble estas sxi! RATO-FRAUxLINO (genufleksas cxe la pordo) Mi humile petas permeson, -- cxu la gesinjoroj havas ion rongxantan en la domo? ALLMERS Ni? Ne, mi ne kredas. RATO-FRAUxLINO Jes, cxar alie mi volonte sxatus helpi la gesinjorojn senigi sin de tio. RITA Jes, jes, ni komprenas. Sed ni havas neniujn tiajn. RATO-FRAUxLINO Estas vere malfelicxe. Cxar gxuste nun mi faras rondvojagxon. Kaj neniu scias, kiam mi revenos en tiu cxi regiono. -- Ho, kiom laca mi estas! ALLMERS (montras al segxo) Jes, vi tiel aspektas. RATO-FRAUxLINO Oni devus ja neniam farigxi laca bonfarante al la malfelicxaj etuloj, kiuj estas malamataj kaj persekutataj tiom severe. Sed la fortoj elcxerpigxas. RITA Eble vi volas sidi kaj iom ripozi? RATO-FRAUxLINO Multajn dankojn. (eksidas sur segxon inter la pordo kaj la sofo) Cxar la tutan nokton mi okupigxis en aferoj. ALLMERS Nu tiel? RATO-FRAUxLINO Jes, sur la insuloj. (klukridas) La homoj vere bezonis sendi por mi. Nu, ili ege malemis. Sed estis la nura rimedo. Ili tamen devis rongxi la acidan pomon. (rigardas _Eyolf_ kaj kapsignas) Acidan pomon, sinjoreto. Acidan pomon. EYOLF (senpere, iom timigita) Kial devis ili --? RATO-FRAUxLINO Kion? EYOLF Rongxi gxin? RATO-FRAUxLINO Fakte ili ne povis sin plu nutri. Pro la ratoj kaj cxiuj iliaj ratinfanoj; la juna sinjoro certe komprenas. RITA Hu! La kom
PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>  



Top keywords:

FRAUxLINO

 

ALLMERS

 

Acidan

 

mallauxte

 

neniam

 

farigxi

 
komprenas
 

knaboj

 
malamataj
 
etuloj

malfelicxaj

 
bonfarante
 
persekutataj
 

elcxerpigxas

 
severe
 

fortoj

 
aspektas
 

revenos

 
regiono
 

malfelicxe


neniujn

 
gxuste
 

montras

 

rondvojagxon

 

Rongxi

 

timigita

 

senpere

 

rigardas

 

kapsignas

 

sinjoreto


sinjoro

 

ratinfanoj

 

acidan

 
rongxi
 
nokton
 

okupigxis

 

aferoj

 

insuloj

 

Multajn

 

dankojn


eksidas

 

segxon

 
klukridas
 

rimedo

 
malemis
 
bezonis
 

senigi

 
ripozi
 
auxskultante
 

frapas