FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>  
, sxajnis al mi tiam. En mia parencaro la homoj ne kutimas farigxi maljunaj -- RITA Ho, silentu pri tiajxoj, Alfred! Cxar vi ja tamen sekure elvenis. ALLMERS Jes; kaj jen subite mi atingis la celon. Sur la alia bordo de la lago. RITA Estus nokto en teruro por vi, Alfred. Sed nun poste vi ne volas konfesi tion por vi mem. ALLMERS Tiu nokto suprenlevis min al decido. Kaj jen okazis, ke mi turnis kaj iris rekte hejmen. Al Eyolf. RITA (mallauxte) Tro malfrue. ALLMERS Jes. Kaj kiam jen -- la kamarado venis kaj prenis lin --. Jen blovacxis teruro de li. De la tuto. De _cxio_, -- kion ni tamen ne kuragxas forlasi. Tiom terligitaj ni ambaux estas, Rita. RITA (kun brileto de gxojo) Jes, cxu ne vere! Ankaux vi! (pli proksime) Ho, ni vivu do la vivon kune plej eble longe! ALLMERS (levas la sxultron) Vivi la vivon. Jes! Kaj ecx nenion havi por gxin plenigi. Dezerto kaj malpleneco cxio. Kien ajn mi rigardas. RITA (timigita) Ho, frue aux malfrue vi foriros de mi, Alfred! Mi tion sentas! Kaj mi ankaux vidas laux via aspekto! Vi foriros de mi! ALLMERS Kun la vojkamarado, vi aludas? RITA Ne, mi aludas tion, kio ankoraux pli acxa estas. Libervole vi foriros de mi. Cxar estas nur cxi tie, cxe mi, ke vi ne trovas, ke vi havas vivotaskon. Respondu al mi! Cxu ne tiel vi pensas? ALLMERS (rigardas sxin firme) Kaj se nun mi pensis --? (Bruo kaj kriado kvazaux de koleraj, ekscititaj vocxoj auxdigxas de fore malsupre. _Allmers_ iras al la barajxo.) RITA Kio estas? (ekkriante) Ho, vidu, ili lin trovis! ALLMERS Li neniam estos trovata. RITA Sed kio do estas? ALLMERS (antauxeniras) Nur interbatado, -- kiel kutime. RITA Malsupre sur la marbordo? ALLMERS Jes. La tuta marborda vilagxo devus esti forigata. Nun la edzoj venas hejmen. Ebriaj kiel kutime. Drasxas la infanojn. Auxdu kiel la knaboj ululas! La virinoj kriacxas pri helpo por ili -- RITA Jes, cxu ni ne sendu iun malsupren por helpi ilin? ALLMERS (malmole kaj kolere) Helpi ilin, kiuj ne helpis Eyolf! Ne, lasu ilin perei, -- kiel ili lasis Eyolf perei! RITA Ho, ne parolu tiel, Alfred! Ne pensu tiel! ALLMERS Mi ne povas alimaniere pensi. Cxiuj tiuj domacxoj devus esti malkonstruataj. RITA Kaj kio do farigxus de tiuj multaj malricxaj homoj? ALLMERS Ili rifugxu aliloken. RITA Kaj la infanoj? ALLMERS Cxu gravas, kie ili pereas. RITA (silente, riprocxe) Vi tru
PREV.   NEXT  
|<   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>  



Top keywords:

ALLMERS

 
Alfred
 
foriros
 

hejmen

 

rigardas

 

kutime

 

malfrue

 

teruro

 
aludas
 

auxdigxas


interbatado

 

ekscititaj

 

pensas

 

Malsupre

 

vivotaskon

 

vocxoj

 

Respondu

 

antauxeniras

 

ekkriante

 

Allmers


barajxo
 

kriado

 
koleraj
 

kvazaux

 

neniam

 

trovata

 

malsupre

 

pensis

 

trovis

 

knaboj


domacxoj

 

malkonstruataj

 

farigxus

 
alimaniere
 

parolu

 

multaj

 

malricxaj

 
pereas
 

silente

 

riprocxe


gravas

 

rifugxu

 

aliloken

 

infanoj

 

helpis

 

Ebriaj

 

Drasxas

 

infanojn

 

marborda

 

vilagxo