FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>  
ed! Denove sonoras! ALLMERS (rigardas foren) Estas la vaporsxipo, kiu sonorigas. Gxi debordigxos. RITA Ho, ne estas pri _tiu_ sonorilo ke mi pensas. La tutan tagon mi auxdis sonoradon cxe la oreloj. -- Nun denove sonoradas! ALLMERS (al sxi) Vi misauxdas, Rita. RITA Ne, mi auxdas gxin tiel klare. Sonas kiel funebraj sonoriloj. Malrapide. Malrapide. Kaj cxiam la samajn vortojn. ALLMERS Vortojn? Kiujn vortojn? RITA (kapsignas la takton) "Lam-bas-to-no flo-sas." "Lam-bas-to-no flo-sas." Ho, sxajnas al mi, ke ankaux vi povus tion auxdi. ALLMERS (agitas la kapon) Mi auxdas nenion. Kaj ecx nenio estas. RITA Ja, ja, diru kion vi volas, vi. Mi tion auxdas tre klare. ALLMERS (rigardas trans la barajxon) Nun ili estas sursxipe, Rita. Cxar nun la sxipo veturas enen al la urbo. RITA Cxu vere, ke vi ne tion auxdas! "Lam-bas-to-no flo-sas." "Lam-bas-ton-- --". ALLMERS (iras antauxen) Ne staru auxskultante ion, kio ne ekzistas. Mi diras, ke nun Asta kaj Borghejm estas sursxipe. Jam survoje. -- Asta estas for. RITA (rigardas lin eviteme) Jen do ankaux vi baldaux estos for, Alfred? ALLMERS (rapide) Al _kio_ vi aludas? RITA Ke vi sekvos vian fratinon. ALLMERS Cxu sxi ion diris? RITA Ne. Sed vi ja mem diris, ke estis pro Asta, ke -- ke ni du trovis unu la alian. ALLMERS Jes, tamen vi mem ligis min. Per la kunvivado. RITA Ho, por via animo mi ne plu estas -- ne plu tia -- rave delikata. ALLMERS La legxo de la transformo tamen povus eble kunteni nin. RITA (kapsignas malrapide) _Okazas_ transformo en mi nun. Tion mi dolorige sentas. ALLMERS Dolorige? RITA Jes, cxar estas kvazaux ia nasko ankaux en _tio_. ALLMERS Jes estas. Aux relevigxo. Transiro al pli supera vivo. RITA (rigardas senkuragxe antaux si) Jes, -- sed pereo de la tuta, tuta felicxo de la vivo. ALLMERS Tiu pereo, gxi estas ja vere la gajno. RITA (impete) Ho, parolturnoj! Bona Dio, ni estas ja tamen teraj homoj. ALLMERS Ni iom parencas ankaux al maro kaj cxielo, Rita. RITA Eble vi. Ne mi. ALLMERS Ho jes. _Vi_ pli ol vi mem scietas. RITA (pasxon pli proksimen) Auxskultu, Alfred, -- cxu vi ne volus pensi rekomenci vian laboron? ALLMERS Tiun laboron, kiun vi malamis? RITA Mi farigxis facile kontentigebla nun. Mi estas preta dividi vin kun la libro. ALLMERS Kial? RITA Nur por reteni vin cxi tie cxe mi. Proksi
PREV.   NEXT  
|<   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>  



Top keywords:

ALLMERS

 

rigardas

 
ankaux
 

auxdas

 

transformo

 

kapsignas

 

Alfred

 

sursxipe

 

vortojn

 

laboron


Malrapide
 

kvazaux

 

Okazas

 

malamis

 

kontentigebla

 

malrapide

 

facile

 

Dolorige

 

sentas

 

dolorige


farigxis

 

reteni

 

kunvivado

 

Proksi

 

dividi

 

delikata

 

kunteni

 

Transiro

 

Auxskultu

 
proksimen

pasxon

 
parencas
 

scietas

 

parolturnoj

 

impete

 

supera

 

rekomenci

 

senkuragxe

 

cxielo

 

relevigxo


antaux

 

felicxo

 

funebraj

 

sonoriloj

 

samajn

 

misauxdas

 

Vortojn

 
nenion
 

agitas

 

takton