FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51  
>>  
xo! ALLMERS (kapsignas) La malicaj infanokuloj, jes. RITA (timigita, retirigxas) Lasu min, Alfred! Mi timas vin! Tia mi neniam vidis vin antauxe. ALLMERS (rigardas sxin malmole kaj malvarme) Aflikto igas malica kaj abomena. RITA (timigita sed tamen obstina) Jen kiel ankaux mi sentas. (_Allmers_ iras dekstren kaj rigardas foren sur la fjordon. _Rita_ sidigas sin cxe la tablo. Mallonga pauxzo.) ALLMERS (turnas la kapon al sxi) Vi neniam vere kaj sincere amis lin. Neniam! RITA (malvarme, sinrega) Eyolf neniam lasis al mi gajni sin tute kaj komplete. ALLMERS Cxar vi ne volis. RITA Ho jen do. Mi volis pli ol volonte. Sed iu staris bare. Ecx de la komenco. ALLMERS (turnas sin tute) _Mi_, mi staris bare, vi sugestas? RITA Nu ne. Ne de la komenco. ALLMERS (proksimigxas) Kiu do? RITA La onklino. ALLMERS Asta. RITA Jes. Asta, -- sxi kaptis lin -- tuj post kiam okazis -- la malfelicxa falo. ALLMERS Se sxi lin kaptis, sxi faris el amo. RITA (impete) Gxuste tio! Mi ne toleras dividi ion kun aliulo! Ne en amo. ALLMERS Ni du devus dividi lin inter ni en amo. RITA (rigardas lin moke) Ni? Ho, vi funde neniam vere amis lin, ecx ne vi. ALLMERS (rigardas sxin surprizite) _Mi_ ne, cxu! RITA Ne, vi lin ne amis. Unue vi estis ja tiom kaptita de tiu libro -- pri la respondeco. ALLMERS (forte) Jes, mi estis. Sed gxuste gxin, Rita, -- gxin mi oferis pro Eyolf. RITA Ne pro amo al li. ALLMERS Kial do, vi pensas? RITA Cxar vi vagis cxi tie kaj mordigxis de malfido al vi mem. Cxar vi komencis dubi, cxu vi havas iun grandan vivotaskon, por kiu vivi en la mondo. ALLMERS (esplorante) Cxu vi observis ion tian sur mi? RITA Jes ja, -- iom post iom. Kaj jen vi bezonis ion novan, kiu povus plenigi vin. -- _Mi_, mi versxajne ne plu estis por vi suficxe. ALLMERS Estas la legxo de transformo, Rita. RITA _Tial_ do vi volis fari mirindan infanon el kompatinda eta Eyolf. ALLMERS Tion mi ne volis. Mi volis fari el li felicxan kreajxon. Sole tion mi volis. RITA Sed ne pro amo al li. Esploru vin mem! (kun gxenataj okuloj) Kaj esploru cxion, kio kusxas sube -- kaj malantauxe. ALLMERS (evitas sxiajn okulojn) Estas io, kion vi volas ignori. RITA Ankaux vi. ALLMERS (rigardas sxin penseme) Se estas kiel vi pensas, ni du vere neniam posedis nian propran infanon. RITA Ne. Ne en profunda amo
PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51  
>>  



Top keywords:
ALLMERS
 

neniam

 

rigardas

 

timigita

 

kaptis

 
komenco
 
staris
 

infanon

 

pensas

 
dividi

turnas

 

malvarme

 
komencis
 

ignori

 

grandan

 
okulojn
 

vivotaskon

 
Ankaux
 

malfido

 
propran

kapsignas

 

oferis

 

gxuste

 
profunda
 
posedis
 

mordigxis

 

esplorante

 
penseme
 
observis
 

okuloj


gxenataj

 
transformo
 

suficxe

 

esploru

 
mirindan
 

Esploru

 

felicxan

 

kreajxon

 

kompatinda

 
malantauxe

evitas

 
sxiajn
 

kusxas

 

bezonis

 

versxajne

 

plenigi

 

sinrega

 

Neniam

 

malmole

 
Aflikto