FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>  
ta mondo. Sxajnas al mi, ke la tuta vivo estas kiel ludo! -- Do venu, frauxlino Asta! (_Borghejm_ kaj _Asta_ eliras sur la verandon kaj malsupren tra la gxardeno.) ALLMERS (staras postrigardante ilin) Vi, Rita, -- cxu vi kredas, ke estas io inter la du? RITA Mi ne scias kion diri. Antauxe mi tion kredis. Sed Asta farigxis tiel neklarigebla, -- tiel tute nekomprenebla dum la lasta tempo. ALLMERS Nu? Cxu tiel? Dum mi estis for? RITA Jes, la lastajn kelkajn semajnojn, mi pensas. ALLMERS Kaj vi kredas, ke sxi ne plu iome pensas pri li? RITA Ne serioze. Ne tute kaj plene. Neniel reteneme. Tion mi ne kredas. (rigardas lin esplore) Cxu al vi estus kontrauxdezire, se sxi farus? ALLMERS Ne vere kontrauxdezire. Sed estus ja sendube maltrankviliganta penso -- RITA Maltrankviliganta? ALLMERS Jes, cxar memoru, ke mi havas respondecon por Asta. Por sxia felicxo en la vivo. RITA Ho kion -- respondeco! Asta do estas matura? Sxi certe komprenas elekti mem, mi opinias. ALLMERS Jes, tion ni esperu, Rita. RITA Mi almenaux ne havas iun malfidon al Borghejm. ALLMERS Ne, kara, -- tion ankaux mi ne havas. Kontrauxe. Sed tamen -- RITA (dauxrige) Kaj mi volonte vidus, ke farigxus paro de li kaj Asta. ALLMERS (malkontenta) Jes, sed kial nu efektive tio? RITA (en kreskanta animskuo) Jes, cxar tiam sxi devis longe foren vojagxi kun li! Kaj tiam sxi ne povus veni cxi tien al ni kiel nun! ALLMERS (rigardas sxin surprize) Kion! Cxu vi dezirus kvitigxi de Asta! RITA Jes, jes, Alfred! ALLMERS Sed kial je la mondo --? RITA (pasie jxetas la brakojn cxirkaux lian kolon) Jes, cxar tiam mi fine havus vin sola por mi mem! Tamen -- ecx ne tiam! Ne tute por mi! (ekploregas) Ho, Alfred, Alfred, -- mi ne povas malkapti vin. ALLMERS (milde liberigas sin) Sed plej kara Rita, -- estu do prudenta! RITA Ne, mi tute ne sxatas esti prudenta! Mi nur sxatas vin! Nur sole vin en la tuta mondo! (denove cxirkauxbrakas lian kolon) Vin, vin, vin! ALLMERS Lasu, lasu, -- vi sufokas min --! RITA (malkaptas lin) Je Dio se mi povus! (rigardas lin fajre) Ho, se vi scius, kiom mi estas vin malaminta --! ALLMERS Malaminta --! RITA Jes, -- kiam vi sidis tie ene cxe vi mem. Kovante sur via laboro. Gxis longe -- longe en la noktojn. (plendante) Tiom longe, -- tiel malfrue, Alfred. -- Ho, kiel mi malamis vian laboron! ALLMERS Sed nun estas ja finit
PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>  



Top keywords:

ALLMERS

 

Alfred

 
kredas
 

rigardas

 

prudenta

 

kontrauxdezire

 

sxatas

 

pensas

 

Borghejm

 

animskuo


kreskanta
 

vojagxi

 

jxetas

 

dezirus

 

kvitigxi

 

brakojn

 

cxirkaux

 

surprize

 

Kovante

 

malaminta


Malaminta

 

laboro

 

malamis

 

laboron

 

malfrue

 

noktojn

 

plendante

 

liberigas

 

malkapti

 
sufokas

malkaptas

 
denove
 

cxirkauxbrakas

 

ekploregas

 

nekomprenebla

 

neklarigebla

 

farigxis

 

Antauxe

 

kredis

 

semajnojn


kelkajn

 

lastajn

 

frauxlino

 

eliras

 

verandon

 

Sxajnas

 

malsupren

 
gxardeno
 

staras

 

postrigardante