FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>  
ne, Alfred! Tute neeblas. ALLMERS (rigardas sxin peze) Borghejm do tamen staras en la vojo? ASTA (fervore) Ne, ne; li ne faras! En tio vi mispensas. ALLMERS Bone. Do mi venos al vi, -- vi kara, kara fratino. Mi _devas_ reveni al vi. Hejmen al vi por purigxi kaj nobligxi de la kunvivo kun -- ASTA (ekscitita) Alfred, -- vi pekas kontraux Rita! ALLMERS Mi _estas_ pekinta kontraux sxi. Sed ne en tio cxi. Ho, pripensu do, Asta! Kia do estis la kuna vivo inter vi kaj mi? Cxu ne estis kiel nura alta, sankta tago de komenco gxis fino? ASTA Jes, estis, Alfred. Sed ne estas revivebla. ALLMERS (amare) Cxu vi opinias, ke la geedzeco tiom neripareble degenerigis min? ASTA (trankvile) Ne, tion mi ne opinias. ALLMERS Jen do, ni du volas revivi nian iaman vivon. ASTA (decide) Ni ne _povas_, Alfred. ALLMERS Jes, ni povas. Cxar amo de frato kaj fratino -- ASTA (strecxita) Kio pri _gxi_? ALLMERS Tiu rilato estas la sola, kiu ne estas sub la legxo de transformo. ASTA (malrapide; tremetanta) Tamen, se tiu rilato ne -- ALLMERS Ne --? ASTA -- ne estas _nia_ rilato? ALLMERS (rigardas sxin fikse kaj surprizita) Ne _nia_? Kara, kion vi per tio sugestas? ASTA Plej bone ke mi tuj al vi diras, Alfred. ALLMERS Jes, jes, jen diru! ASTA La leteroj de patrino --. Tiuj kiuj kusxas en la teko --. ALLMERS Nu jes? ASTA Tiujn vi legu -- kiam mi estos forvojagxinta. ALLMERS Kial mi faru? ASTA (batalante kun si mem) Jes, kaj jen vi vidos, ke -- ALLMERS Nu! ASTA -- ke mi ne rajtas porti -- la nomon de via patro. ALLMERS (sxanceligxante malantauxen) Asta! Kion vi diras! ASTA Legu la leterojn. Jen vi vidos. Kaj komprenu. -- Kaj eble havu pardonon -- por patrino, ankaux. ALLMERS (manpremas sian kapon) Mi ne povas kapti jenon. Ne fikse teni la penson. Vi, Asta, -- ne estus -- ASTA Vi ne estas mia frato, Alfred. ALLMERS (rapide, duone obstine, rigardas sxin) Nu, sed kion do vere tio sxangxas en la rilato inter ni du? Funde nenion. ASTA (agitas la kapon) _Cxion_ gxi sxangxas, Alfred. Nia rilato ne estas tia de frato kaj fratino. ALLMERS Ne-ne. Sed _tamen_ same sankta. Restos cxiam same sankta. ASTA Ne forgesu, -- ke gxi estas sub la legxo de transformo, -- kiel vi jxus diris. ALLMERS (rigardas sxin esplore) Cxu per tio vi sugestas, ke --? ASTA (kviete, varme emociigita) Ne pliajn v
PREV.   NEXT  
|<   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>  



Top keywords:

ALLMERS

 

Alfred

 
rilato
 

rigardas

 

sankta

 

fratino

 

transformo

 

opinias

 

sugestas

 

patrino


kontraux
 

sxangxas

 

batalante

 

rajtas

 

kusxas

 

leteroj

 

forvojagxinta

 

emociigita

 

pliajn

 

rapide


Restos

 

penson

 

obstine

 

nenion

 

agitas

 

forgesu

 

leterojn

 

esplore

 

komprenu

 
malantauxen

kviete

 
sxanceligxante
 

manpremas

 

ankaux

 

pardonon

 

pekinta

 

ekscitita

 

nobligxi

 

kunvivo

 

pripensu


purigxi

 

Hejmen

 

staras

 

fervore

 

Borghejm

 

neeblas

 

reveni

 
mispensas
 

komenco

 

strecxita