FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42  
43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>  
s pli bone! Cxar tiaokaze mi prenus lin de iu alia. Estas ja la sama kion Eyolf faris kontraux mi. ALLMERS Cxu vi diras, ke nia eta Eyolf _tion_ faris? RITA (kun la montrofingro strecxita al li) Jen vidu! Jen vidu! Tuj kiam vi nur mencias la nomon de Eyolf, vi farigxas mola, kaj vibras la vocxon! (minacante pugnigas la manojn) Ho, mi preskaux tentigxus deziri ke -- nu! ALLMERS (rigardas sxin time) Kion vi dezirus, Rita -- RITA (impete foriras de li) Ne, ne, ne, -- tion mi ne diras al vi! Neniam! ALLMERS (proksimigxas al sxi) Rita, mi petegas al vi, -- pro vi kaj pro mi, ne lasu vin tenti al io malbona. (_Borghejm_ kaj _Asta_ venas de la gxardeno. Ambaux estas en regata animskuo. Aspektas serioze kaj timigitaj, _Asta_ restas staranta ekstere sur la verando. _Borghejm_ eniras la cxambron.) BORGHEJM Jen vidu. Nun frauxlino Allmers kaj mi iris nian lastan promenadon kune. RITA (ekmire) Ah! -- Kaj ne sekvas iu pli longa vojagxo post la promenado? BORGHEJM Jes, por mi. RITA Por vi sola? BORGHEJM Jes, por mi sola. RITA (ekrigardas sombre al _Allmers_) Cxu vi auxdas tion, Alfred? (turnas sin al _Borghejm_) Mi kuragxas veti, ke estas malicaj okuloj, kiuj ludis ruze pri vi. BORGHEJM (rigardas sxin) Malicaj okuloj? RITA (kapsignas) Malicaj okuloj, jes. BORGHEJM Cxu vi kredas pri malicaj okuloj, sinjorino Allmers? RITA Jes, mi komencis kredi pri malicaj okuloj nun. Pleje pri malicaj infanokuloj. ALLMERS (agitigita, flustras) Rita, -- kiel povas vi, --! RITA (duonlauxte) Estas vi kiu faras min malica kaj malbela, Alfred. (Fora, eturdita kriado auxdigxas de malsupre cxe la maro.) BORGHEJM (iras al la vitra pordo) Kia bruo estas tio --? ASTA (cxe la pordo) Vidu kiom da homoj, kiuj kuras malsupre sur la kajo! ALLMERS Kio tio povas esti? (Momenton li elrigardas.) Certe la stratbuboj, kiuj petolas. BORGHEJM (vokas elen trans la barilon) Auxdu vi knabetoj tie sube! Kio okazas? (Pluraj auxdigxas respondi malklare samtempe.) RITA Kion ili diras? BORGHEJM Ili diras ke estas infano, kiu dronis. ALLMERS Infano dronis? ASTA Eta knabo, ili diras. ALLMERS Ho, ili povas ja cxiuj nagxi. RITA (krias en timo) Kie estas Eyolf! ALLMERS Nur trankvile. Trankvile. Eyolf estas ja ludanta en la gxardeno. ASTA Ne, en la gxardeno li ne estas -- RITA (kun supren etendataj brakoj) Ho, ke ne estas _li
PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42  
43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>  



Top keywords:

ALLMERS

 

BORGHEJM

 
okuloj
 

malicaj

 

Borghejm

 

gxardeno

 

Allmers

 

Malicaj

 

auxdigxas

 

rigardas


malsupre
 

Alfred

 

dronis

 

malica

 

duonlauxte

 

kriado

 

eturdita

 

flustras

 

malbela

 

infanokuloj


kapsignas

 

kredas

 

ludanta

 

supren

 

brakoj

 

etendataj

 

Trankvile

 

sinjorino

 

trankvile

 
komencis

agitigita

 
okazas
 

elrigardas

 

Momenton

 

Pluraj

 

stratbuboj

 

petolas

 

knabetoj

 

respondi

 

Infano


infano

 

malklare

 

samtempe

 

barilon

 

manojn

 

preskaux

 

tentigxus

 
deziri
 

pugnigas

 

minacante