FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33  
34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>  
oni ja cxiam trovas en tiaj malnovaj paperoj, vi scias. (mallauxte, sincere) Tio en la teko, tio estas la leteroj de patrino. ALLMERS Do, tiujn vi ja kompreneble mem retenos. ASTA (kun sindevigo) Ne. Mi deziras, ke ankaux vi tralegu ilin, Alfred. Iam, -- pli malfrue en la vivo. -- Sed hodiaux mi ne kunprenis la sxlosilon de la teko. ALLMERS Ne estas bezonata, kara Asta. Cxar mi tamen neniam legos la leterojn de via patrino. ASTA (fiksrigardas lin) Do mi iam, -- tiel en hejmeca vespera horo, rakontu al vi ion de tio, kio tie estas rakontita. ALLMERS Jes, tion vi prefere faru. Sed gardu nur la leterojn de via patrino. Vi ne havas tro da memorajxoj post sxi. (Li donas la tekon al _Asta_. Sxi prenas gxin kaj metas gxin sur la segxon sub la supervestajxojn.) (_Rita_ reen venas en la cxambron.) RITA Hu, sxajnas al mi, ke tiu maljuna, terura virinacxo kvazaux kunportis kadavran odoron. ALLMERS Jes, iom timiginda sxi ja estis. RITA Mi preskaux sentis min malsana, dum sxi estis en la cxambro. ALLMERS Krome mi povas kompreni tiun trudan, logantan forton, pri kiu sxi parolis. La soleco supre inter la montopintoj kaj sur la vastaj altebenajxoj havas ion de la sama. ASTA (rigardas lin atenteme) Kio vere okazis en vi, Alfred? ALLMERS (ridetas) En mi? ASTA Jes, io estas. Kvazaux metamorfozo. Ankaux Rita rimarkis tion. RITA Jes, mi tion vidis tuj kiam vi revenis. Sed tio do nur estas por bono, tio, Alfred? ALLMERS _Devas_ esti por bono. Kaj estu kaj farigxu por bono. RITA (ekkrie) Vi ion spertis dum la vojagxo! Ne neu! Cxar mi vidas laux via aspekto! ALLMERS (skuas la kapon) Ecx nenion -- ekstere. Sed -- RITA (strecxita) Sed --? ALLMERS Interne en mi vere okazis eta metamorfozo. RITA Ho Dio --! ALLMERS (trankviligante, frapetas sxian manon) Nur por bono, kara Rita. Pri tio vi senzorge fidu. RITA (eksidas sur la sofon) Tion cxi vi nepre al ni tuj rakontu. Cxion! ALLMERS (turnas sin al _Asta_) Jes, ni eksidu, ankaux ni. Jen mi provos rakonti. Plej eble bone. (Li eksidas sur la sofon apud _Rita_. _Asta_ antauxentiras segxon kaj eksidas proksime apud li. Mallonga pauxzo.) RITA (rigardas lin kvazaux esperante) Jen do --? ALLMERS (rigardas antauxen) Kiam mi pripensas mian antauxan vivon -- kaj mian sorton -- dum la lastaj dek -- dekunu jaroj, gxi aspektas por mi kvazaux fabelo aux kvazaux revo. Cxu ne ankaux
PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33  
34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>  



Top keywords:

ALLMERS

 

kvazaux

 

ankaux

 
eksidas
 

patrino

 

Alfred

 

rigardas

 
rakontu
 

metamorfozo

 

leterojn


okazis

 

segxon

 

nenion

 

ekstere

 

aspekto

 

strecxita

 

Interne

 

trankviligante

 
frapetas
 

ekkrie


revenis

 
rimarkis
 

Ankaux

 
Kvazaux
 

sincere

 

mallauxte

 
farigxu
 
spertis
 

vojagxo

 

paperoj


pripensas
 
antauxan
 

antauxen

 

Mallonga

 
pauxzo
 

esperante

 

sorton

 
lastaj
 

fabelo

 

aspektas


dekunu

 

proksime

 

turnas

 
ridetas
 

malnovaj

 

eksidu

 
antauxentiras
 
trovas
 
provos
 

rakonti