aj petu al Katrine enporti la kafon.
FRAUXLINO BERNICK
Mi iru kun vi, Dina.
(_Dina_ kaj _frauxlino Bernick_ eliras tra la plej supera pordo
maldekstre.)
SINJORINO BERNICK
(ekstaras) Kaj nun vi pardonu al mi momenton, miaj sinjorinoj; mi
pensas, ke ni trinku kafon tie ekstere.
(Sxi eliras sur la gxardenan sxtuparon kaj pretigas tablon; la
adjunkto staras cxe la pordo kaj parolas kun sxi. _Hilmar Tonnesen_
sidas tie ekstere fumante.)
SINJORINO RUMMEL
(mallauxte) Dio, sinjorino Lynge, kiel Vi timigis min!
SINJORINO LYNGE
Mi?
SINJORINO HOLT
Jes, sed estis ja Vi mem kiu komencis, sinjorino Rummel.
SINJORINO RUMMEL
Mi? Ne, kiel Vi povas tion diri, sinjorino Holt? Venis ecx ne vivanta
vorto el mia busxo.
SINJORINO LYNGE
Sed kio do _estas_?
SINJORINO RUMMEL
Kiel povis Vi komenci paroli --! Pensu, -- cxu Vi ne vidis, ke Dina
cxeestas?
SINJORINO LYNGE
Dina? Sed Dio gardu, cxu estas io pri --?
SINJORINO HOLT
Kaj ecx gxuste en _tiu cxi_ domo! Cxu Vi do ne scias, ke estis la
frato de sinjorino Bernick --?
SINJORINO LYNGE
Cxu li? Mi ja scias nenion; mi estas ja tute nova --
SINJORINO RUMMEL
Cxu Vi do ne auxdis ke --? Hm -- (al la filino) Iru en la gxardenon,
vi Hilda.
SINJORINO HOLT
Kaj ankaux vi, Netta. Kaj estu gxentilaj al la bedauxrinda Dina, kiam
sxi revenas.
(_Frauxlino Rummel_ kaj _frauxlino Holt_ eliras en la gxardenon.)
SINJORINO LYNGE
Nu, kio do estis pri la frato de sinjorino Bernick?
SINJORINO RUMMEL
Cxu Vi ne scias ke li estis tiu en la terura afero?
SINJORINO LYNGE
Cxu studento Tonnesen estis en terura afero?
SINJORINO RUMMEL
Ne, je Dio, la studento estas ja sxia kuzo, sinjorino Lynge. Mi
parolas pri la frato --
SINJORINO HOLT
-- la perditulo Tonnesen --
SINJORINO RUMMEL
Johan li nomigxis. Li fugxis al Ameriko.
SINJORINO HOLT
_Devis_ fugxi, pripensu.
SINJORINO LYNGE
Kaj _li_ do estis en terura afero?
SINJORINO RUMMEL
Jes, estis io tia --; kiel mi do nomu gxin? Estis io pri la patrino
de Dina. Ho, mi memoras kvazaux tio estus hodiaux. Johan Tonnesen
tiam estis en la oficejo de maljuna sinjorino Bernick; Karsten
Bernick jxus estis veninta de Parizo, -- ankoraux ne estis
fiancxigxinta --
SINJORINO LYNGE
Nu, sed tiu terura historio?
SINJORINO RUMMEL
Jes, vidu, -- tiun vintron la aktora trupo de Moller cxeestis en la
urbo --
SINJORINO HOLT
-- kaj en tiu trupo estis la aktoro Dorf kaj lia edzino. Cxiuj junaj
homoj profunde cxarmigxis de sx
|