FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31  
32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   >>   >|  
omprenigxas; gxin oni ne multe konsideras en la urbo. Sed tamen, -- oni havas ja certajn devojn al la socio al kiu oni apartenas. Devas almenaux esti _iuj_ kiuj tenas la standardon alte. Usx, nun li denove krias! LA SINJORINOJ Kiu krias? HILMAR TONNESEN Nu ja, mi ne scias. Ili estas iom lauxtvocxaj tie interne, kaj tio igas min nervoza. SINJORINO RUMMEL Certe estas mia edzo, sinjoro Tonnesen. Sed mi diru al Vi, li tiom kutimigxis paroli en grandaj kunvenoj -- ADJUNKTO RORLUND Ankaux la aliaj ne estas mallauxtaj, sxajnas al mi. HILMAR TONNESEN Ne, Dio gardu, kiam temas pri defendo de la monujo, jen --; cxio ja rezultas en kalkulo de bagatelajxoj cxi tie. Usx! SINJORINO BERNICK Estas almenaux pli bone ol pasinte, kiam cxio foruzigxis en amuzadoj. SINJORINO LYNGE Cxu vere estis tiel malbone pasinte? SINJORINO RUMMEL Jes, Vi kredu, sinjorino Lynge. Nomu Vin felicxa, ke Vi tiam ne logxis cxi tie. SINJORINO HOLT Jes, vere okazis sxangxoj! Ho, kiam mi pensas pri miaj knabinaj tagoj -- SINJORINO RUMMEL Ho pensu nur antaux dekkvar -- dekkvin jaroj. Dio gardu nin kia vivo estis cxi tie! Tiam ekzistis kaj la pilk-klubo kaj la muzik-asocio -- FRAUXLINO BERNICK Kaj la drama-asocio. Gxin mi bone memoras. SINJORINO RUMMEL Jes, estas _tie_ ke via teatrajxo prezentigxis, sinjoro Tonnesen. HILMAR TONNESEN (iras al la fono) Nu, kio, kio --! ADJUNKTO RORLUND Teatrajxo de studento Tonnesen? SINJORINO RUMMEL Jes, estis longe antaux ol _Vi_ venis cxi tien, sinjoro adjunkto. Cetere gxi prezentigxis nur unu fojon. SINJORINO LYNGE Cxu ne estis en _tiu_ teatrajxo, ke Vi aktoris kiel amorantino, laux kio Vi diris, sinjorino Rummel? SINJORINO RUMMEL (ekrigardas post la _adjunkto_) Mi? Tion mi vere ne memoras, sinjorino Lynge. Sed mi bone memoras la bruantaj sociaj arangxoj en la familioj. SINJORINO HOLT Jes, mi ecx scias pri la domoj, kie ili prezentis du grandajn tagmangxojn semajne. SINJORINO LYNGE Kaj ankaux venis cxi tien vojagxanta aktor-grupo lauxdire. SINJORINO RUMMEL Jes, tio estis ja la plej malbona --! SINJORINO HOLT (maltrankvila) Hm, hm -- SINJORINO RUMMEL Nu, aktoroj? Ne, tion mi tute ne memoras. SINJORINO LYNGE Jes, tiuj homoj lauxdire faris tiom da petolajxoj. Kiel efektive statas pri tiuj historioj? SINJORINO RUMMEL Ho, vere estas nenio, sinjorino Lynge. SINJORINO HOLT Kara Dina, donu al mi tiun linajxon. SINJORINO BERNICK (samtempe) Kara Dina, eliru k
PREV.   NEXT  
|<   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31  
32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   >>   >|  



Top keywords:

SINJORINO

 
RUMMEL
 
memoras
 

sinjorino

 

TONNESEN

 

sinjoro

 

HILMAR

 

BERNICK

 
Tonnesen
 

pasinte


ADJUNKTO
 
RORLUND
 

almenaux

 

lauxdire

 

adjunkto

 

asocio

 

teatrajxo

 
prezentigxis
 

antaux

 

Rummel


ekrigardas

 
amorantino
 
familioj
 

arangxoj

 

sociaj

 

bruantaj

 
aktoris
 

omprenigxas

 

Teatrajxo

 

studento


Cetere

 

efektive

 

statas

 

historioj

 

petolajxoj

 

samtempe

 

linajxon

 

semajne

 
ankaux
 

vojagxanta


tagmangxojn

 

grandajn

 

prezentis

 
aktoroj
 
maltrankvila
 
malbona
 

denove

 

FRAUXLINO

 

kalkulo

 

bagatelajxoj