FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71  
72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   >>  
Je propra respondeco. Se la flanka fervojo realigxos, mi estos milionulo; se gxi ne realigxos, mi estos ruinigita. FRAUXLINO HESSEL Tio estas riska, Karsten. KONSULO BERNICK Mi riskis mian tutan kapitalon sur tio cxi. FRAUXLINO HESSEL Mi ne pensas pri la kapitalo; sed kiam tio malkasxigxos, ke -- KONSULO BERNICK Jes, tie estas la nodpunkto. Kun la nemakulita nomo, kiun mi gxis nun portis, mi povas preni tiun aferon sur miajn sxultrojn, porti gxin antauxen, kaj diri al miaj kuncivitanoj: Vidu, tion mi riskis por la bono de la socio. FRAUXLINO HESSEL Por la socio? KONSULO BERNICK Jes; kaj ecx ne unu volas dubi pri miaj intencoj. FRAUXLINO HESSEL Tamen trovigxas homoj, kiuj agis pli malferme ol vi, sen subintencoj, sen flankaj konsideroj. KONSULO BERNICK Kiuj? FRAUXLINO HESSEL Kompreneble kaj Rummel kaj Sandstad kaj Vigeland. KONSULO BERNICK Por gajni ilin mi devis inici ilin pri la afero. FRAUXLINO HESSEL Kaj sekve? KONSULO BERNICK Ili rezervis al si kvinonon de la profito por divido. FRAUXLINO HESSEL Ho, tiuj kolonoj de la socio! KONSULO BERNICK Cxu ne estas la socio mem, kiu devigas nin iri laux insidaj vojoj? Kio okazus cxi tie, se mi ne estus aginta en silento? Cxiuj estus sin enjxetintaj en la entreprenon, dividantaj, disigantaj, fusxantaj la tuton. En cxi tiu urbo estas neniu homo krom mi, kiu komprenas kiel gvidi tian grandan entreprenon, kiel tiu cxi farigxos; en cxi tiu lando estas entute nur la enmigrintaj familioj, kiuj havas talenton por pli grandaj entreprenoj. Tial mia konscienco absolvas min en tiu cxi rilato. Nur en miaj manoj cxi tiuj proprajxoj povos farigxi dauxra beno por la multaj, al kiuj ili havigos panon. FRAUXLINO HESSEL En tio mi opinias ke vi pravas, Karsten. JOHAN TONNESEN Sed mi ne konas tiujn multajn, kaj la felicxo de mia vivo estas en risko. KONSULO BERNICK La bonstato de via naskigxloko estas en risko. Se malkasxigxos aferoj, kiuj jxetas ombron sur mian antauxan konduton, mia kontrauxuloj kun unuigxintaj fortoj atakos min. Junula malprudento neniam forvisxigxas en nia socio. Oni volas ekzameni mian tutan intertempan vivon, eltiri milojn da etaj okazajxoj, interpreti kaj ekspliki ilin en la lumo de tio, kio malkasxigxus; oni volas frakasi min sub la pezo de famoj kaj kalumnioj. El la fervoja afero mi devos retirigxi; kaj se mi malkaptos gxin, gxi falos, kaj mi estos samtempe ruinigita kaj civitane morta. FRAUXLINO HESSEL Johan, post
PREV.   NEXT  
|<   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71  
72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   >>  



Top keywords:

FRAUXLINO

 

HESSEL

 

BERNICK

 

KONSULO

 

entreprenon

 

ruinigita

 
riskis
 

realigxos

 

Karsten

 

malkasxigxos


multaj
 

farigxi

 

dauxra

 

havigos

 

malkaptos

 

TONNESEN

 

opinias

 

pravas

 
proprajxoj
 

enmigrintaj


familioj

 
entute
 

grandan

 

farigxos

 

talenton

 
absolvas
 

multajn

 
rilato
 

konscienco

 

samtempe


grandaj

 

entreprenoj

 

civitane

 

intertempan

 

eltiri

 

milojn

 

ekzameni

 
neniam
 

forvisxigxas

 

malkasxigxus


frakasi
 
okazajxoj
 

interpreti

 
ekspliki
 
kalumnioj
 
aferoj
 

jxetas

 

ombron

 

antauxan

 

naskigxloko