FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35  
36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>   >|  
estis. Imagu, -- cxiuj la malbonaj ekzemploj. Tia infano ja ne estas kiel unu el niaj propraj; oni devas preni sxin per la bono, sinjorino Lynge. SINJORINO RUMMEL Tsxsx, -- jen sxi. (lauxte) Jes, tiu Dina vere estas diligenta knabino. Nu, cxu vi venas, Dina? Ni sidas cxi tie formetante la kudrajxojn. SINJORINO HOLT Ho, kiel bonodoras via kafo, dolcxa Dina. Tia antauxtagmeza taso da kafo -- SINJORINO BERNICK (ekstere sur la gxardena sxtuparo) Bonvolu, sinjorinoj! (_Frauxlino Bernick_ kaj _Dina_ estas jam helpinta al la servistino enporti la kafajxojn. Cxiuj sinjorinoj prenas lokon tie ekstere; ili parolas supermezure amike al _Dina_. Iom poste sxi iras en la salonon kaj sercxas sian manlaboron.) SINJORINO BERNICK (ekstere apud la kafotablo) Dina, cxu ne ankaux vi --? DINA Ne, dankon; mi ne volas. (Sxi eksidas kun sia kudrajxo. _Sinjorino Bernick_ kaj la _adjunkto_ intersxangxas kelkajn vortojn; momenton poste li eniras en la salonon.) ADJUNKTO RORLUND (improvizas pretekston por iri al la tablo kaj diras mallauxte:) Dina. DINA Jes. ADJUNKTO RORLUND Kial Vi ne volas sidi tie ekstere? DINA Kiam mi envenis kun la kafo, mi povis vidi sur la fremda sinjorino, ke ili estis parolintaj pri mi. ADJUNKTO RORLUND Kaj cxu Vi ne ankaux vidis, kiel amike sxi kondutis al Vi tie ekstere? DINA Sed tion mi ne toleras! ADJUNKTO RORLUND Vi havas obstinan animon, Dina. DINA Jes. ADJUNKTO RORLUND Sed kial Vi kondutas tiel? DINA Mi ne estas alia. ADJUNKTO RORLUND Cxu Vi ne povus konduti alimaniere? DINA Ne. ADJUNKTO RORLUND Kial ne? DINA (rigardas lin) Mi ja apartenas al la morale perdituloj. ADJUNKTO RORLUND Fi, Dina! DINA Ankaux patrino apartenis al la morale perdituloj. ADJUNKTO RORLUND Kiu parolis al Vi pri tiajxoj? DINA Neniuj; ili neniam parolas. Kial ili tion ne faras? Cxiuj ili kondutas al mi tiel konvene, kvazaux mi rompigxus, se --. Ho, kiom mi malamas tiun bonkorecon. ADJUNKTO RORLUND Kara Dina, mi bone komprenas, ke Vi sentas premon cxi tie, sed -- DINA Jes, se mi povus iri longe foren. Mi certe helpus min mem antauxen, se mi ne vivus inter homoj, kiuj estas tiel -- tiel -- ADJUNKTO RORLUND Kiel kiaj? DINA Tiel decaj kaj tiel moralaj. ADJUNKTO RORLUND Tamen Dina, tion Vi ne pensas. DINA Ho, Vi bone komprenas kiel mi pensas. Cxiun tagon Hilda kaj Netta venas, por ke mi prenu ilin kiel modelojn. Mi neniam povos farigxi tiel deca kiel
PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35  
36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>   >|  



Top keywords:

ADJUNKTO

 

RORLUND

 

ekstere

 

SINJORINO

 

sinjorinoj

 

Bernick

 

kondutas

 

BERNICK

 

pensas

 

neniam


perdituloj
 

salonon

 

morale

 
ankaux
 
parolas
 
komprenas
 

sinjorino

 
kondutis
 

parolintaj

 

apartenas


farigxi

 

alimaniere

 

modelojn

 

obstinan

 

toleras

 

animon

 

rigardas

 

konduti

 

sentas

 

moralaj


premon
 
helpus
 
antauxen
 

tiajxoj

 

Neniuj

 

parolis

 

patrino

 

apartenis

 
konvene
 
malamas

bonkorecon

 

fremda

 
kvazaux
 

rompigxus

 
Ankaux
 

Sinjorino

 
formetante
 

knabino

 

diligenta

 
kudrajxojn