FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67  
68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   >>  
volonte akceptis vian entreprenon? Cxu vi ne kredas, ke ili mem flaris naze, ke --? KONSULO BERNICK Neeble, mi diras; _tiom_ da civitana virto tamen trovigxas en nia eta komunumo -- HILMAR TONNESEN Cxi tie? Jes, vi ja estas optimisto, kaj tial vi jugxas aliulojn laux vi mem. Sed mi, kiu estas suficxe sperta observanto --. Ne estas unu, -- kompreneble krom ni, -- ecx ne unu, mi diras, kiu tenas la standardon de la ideo alta. (al la fono) Uf, jen mi vidas ilin! KONSULO BERNICK Kiujn? HILMAR TONNESEN La du usonanojn. (elrigardas dekstren) Kaj kun kiu ili iras? Jes, je Dio, cxu ne estas la sxipestro de "Indian Girl". Uf! KONSULO BERNICK Kion ili volas pri _li_? HILMAR TONNESEN Ho, estas ja suficxe konvena socio. Li lauxdire estis sklavkomercisto aux rabisto; kaj kiu scias pri kio la aliuloj sin okupis dum tiuj multaj jaroj. KONSULO BERNICK Mi diras al vi, ke estas ege malgxuste pensi tiel pri ili. HILMAR TONNESEN Jes, vi ja estas optimisto. Sed nun kompreneble ni denove havos ilin sur la nukon; tial mi gxustatempe -- (iras al la pordo maldekstre) (_Frauxlino Hessel_ venas de dekstre.) FRAUXLINO HESSEL Nu, Hilmar, cxu estas mi, kiu pelas vin el la cxambro? HILMAR TONNESEN Tute ne; jxus nun urgxas; mi parolos kun Betty. (iras en la malantauxan cxambron maldekstre) KONSULO BERNICK (post mallonga silento) Nu, Lona? FRAUXLINO HESSEL Jes. KONSULO BERNICK Kiel mi aspektas por vi hodiaux? FRAUXLINO HESSEL Kiel hieraux. Mensogo pli ol malpli -- KONSULO BERNICK Vi devas klarigxi en tio cxi. Kien Johan iris? FRAUXLINO HESSEL Li venos; li havis ion priparolendan kun iu viro. KONSULO BERNICK Post tio kion vi auxdis hieraux, vi komprenas, ke mia tuta estado estas detruita, se la vero venos en la lumon. FRAUXLINO HESSEL Mi tion komprenas. KONSULO BERNICK Estas kompreneble memsekvo, ke _mi_ ne faris min kulpa en tiu krimo, pri kiu onidiras. FRAUXLINO HESSEL Estas memkompreneble. Sed kiu estas la sxtelisto? KONSULO BERNICK Ne estis iu sxtelisto. Ne sxteligxis iu mono; ecx ne sxilingo malaperis. FRAUXLINO HESSEL Kiel? KONSULO BERNICK Ecx ne sxilingo, mi diras. FRAUXLINO HESSEL Sed la onidiro? Kiel tiu abomena onidiro estas disvastigita, ke Johan --? KONSULO BERNICK Lona, kun vi mi opinias, ke mi povas paroli, kiel al neniu alia; mi volas nenion prisilenti por vi. _Mi_ havas mian parton en la kulpo, ke la onidiro disvastigxis. FRAUXLINO HESSEL Vi? Kaj tion v
PREV.   NEXT  
|<   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67  
68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   >>  



Top keywords:

KONSULO

 

BERNICK

 

FRAUXLINO

 

HESSEL

 

HILMAR

 

TONNESEN

 

onidiro

 

kompreneble

 

hieraux

 

maldekstre


komprenas
 

sxilingo

 

sxtelisto

 
optimisto
 
suficxe
 
hodiaux
 

nenion

 
prisilenti
 

klarigxi

 

Mensogo


malpli

 

disvastigxis

 

parolos

 

urgxas

 

malantauxan

 

silento

 

mallonga

 

cxambron

 

parton

 

aspektas


detruita
 
estado
 
memkompreneble
 

cxambro

 

memsekvo

 

onidiras

 

sxteligxis

 

priparolendan

 
disvastigita
 
opinias

abomena

 

auxdis

 
malaperis
 

paroli

 
standardon
 

observanto

 
sperta
 

jugxas

 

aliulojn

 
usonanojn