FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34  
35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   >>   >|  
j la tuta urbo kompreneble sxokigxis pro li, -- cxu Vi scias kion sxi tiam faras? Sxi vojagxas transen al li! SINJORINO RUMMEL Jes, kaj la skandalo, kiun sxi faris antaux ol forvojagxi, sinjorino Holt! SINJORINO HOLT Tsxsx, ne parolu pri tio. SINJORINO LYNGE Dio, cxu sxi ankaux faris skandalon? SINJORINO RUMMEL Jes, nun Vi auxdu, sinjorino Lynge. Bernick estis jxus sin fiancxigxinta al Betty Tonnesen; kaj gxuste kiam li venis kun sxi cxe la brako enen al sxia onklino por informi -- SINJORINO HOLT La gefratoj Tonnesen estis orfaj, Vi sciu -- SINJORINO RUMMEL -- kaj Lona Hessel ekstaras de la segxo kie sxi sidas, kaj donas al la gxentila, kulturita Karsten Bernick vangofrapon, ke resonis en li. SINJORINO LYNGE Ne, nun mi neniam --! SINJORINO HOLT Estas tute certe. SINJORINO RUMMEL Kaj sxi pakis sian kofron kaj forvojagxis al Ameriko. SINJORINO LYNGE Sed do sxi ja mem estus havinta inklinon al li. SINJORINO RUMMEL Jes, kredu ke sxi havis. Sxi imagis ke farigxus paro el tiuj du, kiam li revenus el Parizo. SINJORINO HOLT Jes, imagu, ke sxi kredus tiajxon! Bernick, -- tiu juna bonkonduta grandmonda sinjoro, -- perfekta galantulo, -- favorato de cxiuj virinoj -- SINJORINO RUMMEL -- kaj tamen deca, sinjorino Holt; kaj tiel morala. SINJORINO LYNGE Sed pri kio okupigxis tiu frauxlino Hessel en Ameriko? SINJORINO RUMMEL Nu, vidu, super tio kusxas, kiel Rummel iam esprimis sin, vualo, kiu ne estas levinda. SINJORINO LYNGE Kion tio signifas? SINJORINO RUMMEL Sxi ja ne plu havas iun rilaton kun la familio, Vi komprenu; sed tiom scias ja la tuta urbo, ke sxi kantis por mono en la gastejoj tie -- SINJORINO HOLT -- kaj sxi faris prelegojn en la salonoj -- SINJORINO RUMMEL -- kaj sxi eldonis nenormalan libron. SINJORINO LYNGE Cxu vere --! SINJORINO RUMMEL Ho jes, Lona Hessel efektive estas unu el la sunmakuloj en la familia felicxo de la Bernikoj. Sed nun Vi ja scias pri la aferoj, sinjorino Lynge. Je Dio, mi nur parolis pri tio cxi, por ke Vi gardu Vin. SINJORINO LYNGE Jes, pri tio Vi povas esti certa ke mi faru. -- Sed tiu bedauxrinda Dina Dorf! Mi vere sentas bedauxron por sxi. SINJORINO RUMMEL Nu, por sxi estis ja pura felicxo. Imagu se sxi restus en la manoj de la gepatroj! Ni cxiuj kompreneble zorgis pri sxi, admonis sxin plej eble bone. Post ioma tempo frauxlino Bernick decidigis, ke sxi venu en cxi tiun domon. SINJORINO HOLT Sed malfacila infano sxi cxiam
PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34  
35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   >>   >|  



Top keywords:

SINJORINO

 

RUMMEL

 

sinjorino

 

Bernick

 

Hessel

 

Tonnesen

 
Ameriko
 

frauxlino

 

kompreneble

 

felicxo


gastejoj
 

prelegojn

 

salonoj

 

nenormalan

 

libron

 

eldonis

 

signifas

 

esprimis

 
levinda
 

Rummel


kusxas

 
efektive
 

komprenu

 

kantis

 

familio

 
rilaton
 

admonis

 
zorgis
 

restus

 

gepatroj


malfacila

 

infano

 

decidigis

 

parolis

 

aferoj

 

sunmakuloj

 

familia

 
Bernikoj
 

sentas

 

bedauxron


okupigxis
 
bedauxrinda
 

onklino

 
informi
 
gxuste
 
gefratoj
 

gxentila

 

kulturita

 

ekstaras

 

fiancxigxinta