asxis?
PLENRAJTIGITO KRAP
Cxu tio bezonigxas? Cxu la konsulo ne vidis la malbonan konsciencon
ekrigardi el liaj okulanguloj?
KONSULO BERNICK
Ho cxu; -- tiajxo ne vidigxas. Cxu Vi ion malkasxis, mi demandas?
PLENRAJTIGITO KRAP
Mi ne povis alveni; estis tro malfrue; ili jam estis tiranta la
sxipon el la doko. Sed gxuste tiu urgxo klare montras, ke --
KONSULO BERNICK
Montras nenion. La inspekto do jam okazis?
PLENRAJTIGITO KRAP
Kompreneble; sed --
KONSULO BERNICK
Vi do nun vidas. Kaj oni kompreneble trovis nenion priplendindan?
PLENRAJTIGITO KRAP
Sinjoro konsulo, Vi certe scias kiel tiaj inspektoj okazas, precipe
en sxipfarejo, kiu havas tian bonan nomon kiel la nia.
KONSULO BERNICK
Same bone; ni do estas senplendindaj.
PLENRAJTIGITO KRAP
Sinjoro konsulo, cxu Vi vere nenion rimarkis en Auxne, ke --?
KONSULO BERNICK
Auxne tute trankviligis min, mi diras al Vi.
PLENRAJTIGITO KRAP
Kaj mi diras al Vi, ke mi estas morale konvinkita, ke --
KONSULO BERNICK
Kion tio cxi signifu, sinjoro Krap? Mi ja komprenas, ke Vi portas
malamikan senton kontraux la viro; sed se Vi volas iel malutili al
li, Vi devas elekti alian okazon. Vi scias kiel grave estas por mi --
aux pli gxuste por la sxipsocieto -- ke "Indian Girl" forvelu
morgaux.
PLENRAJTIGITO KRAP
Nu bone; tio okazu; sed kiam ni auxdos ion de _tiu_ sxipo -- hm!
(_Komercisto Vigeland_ envenas de dekstre.)
KOMERCISTO VIGELAND
Estime bonan tagon, sinjoro konsulo. Cxu Vi havas liberan momenton?
KONSULO BERNICK
Je Via servo, sinjoro Vigeland.
KOMERCISTO VIGELAND
Jes, mi nur volus auxdi, cxu ne ankaux Vi subtenas la decidon, ke "La
Palmo" forvelu morgaux?
KONSULO BERNICK
Jes; tio ja estas interkonsentita afero.
KOMERCISTO VIGELAND
Sed nun la sxipestro venis al mi informante, ke estas prognozo por
ventego.
PLENRAJTIGITO KRAP
La barometro multe falis de post la mateno.
KONSULO BERNICK
Cxu? Cxu ni povas atendi ventegon?
KOMERCISTO VIGELAND
Almenaux fortan venton; sed ne kontrauxventon; male --
KONSULO BERNICK
Hm; nu, kion Vi do diras?
KOMERCISTO VIGELAND
Mi diras, kiel mi diris al la sxipestro, ke "La Palmo" estas en la
mano de la providenco. Kaj cetere gxi ja unue velos nur trans la
Nordan Maron; kaj en Anglio la frajtaj prezoj estas ja nun tiel
kontentige altaj, ke --
KONSULO BERNICK
Jes, kauxzus al ni perdon, se ni atendus.
KOMERCISTO VIGELAND
La sxipo estas ja solida, kaj krome plene asekurita. Ne, sed
tiarilat
|