FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65  
66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   >>  
ta strange longe; la granda sxtopilo en la fundo, -- Vi scias pri la traputrita loko -- KONSULO BERNICK Jes, jes, kio pri gxi? PLENRAJTIGITO KRAP Tute riparita, -- lauxsxajne; tegita; aspektis tute nove; mi auxdis, ke Auxne mem estis laborinta kun lumo tie malsupre la tutan nokton. KONSULO BERNICK Nu ja, kaj plue? PLENRAJTIGITO KRAP Mi estis tion pripensanta; la laboristoj gxuste tiam ripozis por matenmangxo, kaj mi trovis okazon por nerimarkite cxirkauxrigardi kaj ekstere kaj ensxipe; malfacile estis veni malsupren en la sxargxita sxipo; sed mi sciigxis pri vero. Okazas insidajxoj, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Mi ne povas kredi Vin, sinjoro Krap. Mi ne povas, mi ne volas kredi tiajxon pri Auxne. PLENRAJTIGITO KRAP Doloras al mi, -- sed estas la pura vero. Okazas insidajxoj, mi diras. Neniuj novaj tabuloj enfiksitaj, laux tio kion mi komprenas; nur sxtopita per stupo kaj supernitita per metalaj folioj kaj sxirmotukoj kaj tiajxoj. Pura fusxo! "Indian Girl" neniam atingos al New York; gxi sinkos kiel fendita kaldrono. KONSULO BERNICK Tio ja estas terura! Sed kion Vi imagas, ke li intencas? PLENRAJTIGITO KRAP Versxajne li volas malkreditigi la masxinojn; volas vengxi sin; volas denove dungi la malnovan laboristaron. KONSULO BERNICK Kaj li do eble oferas cxiujn tiujn homajn vivojn. PLENRAJTIGITO KRAP Li jxus diris: ne trovigxas homoj sursxipe en "Indian Girl", -- nur bestacxoj. KONSULO BERNICK Nu ja, eble tiel; sed cxu li ne atentas pri la granda kapitalo, kiu perdigxas? PLENRAJTIGITO KRAP Auxne ne precipe sxatas la grandan kapitalon, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Vere; li estas ribeliganto kaj tumultulo; sed senkonscienca ago kiel tiu --. Auxskultu, sinjoro Krap; cxi tiun aferon ni devas ekzameni du fojojn. Ecx neniu vorto al iu ajn. Nia sxipfarejo farigxos kompromita, se homoj sciigxos pri tiajxo. PLENRAJTIGITO KRAP Kompreneble, sed -- KONSULO BERNICK Dum la tagmangx-ripozo Vi devas tien reiri; mi devas havi plenan certecon. PLENRAJTIGITO KRAP Vi gxin ricevos, sinjoro konsulo; sed permesu min demandi: kion Vi tiam volas fari? KONSULO BERNICK Kompreneble raporti la aferon. Ni do ne devas farigxi kunkulpuloj en rekta krimo. Mi devas havi mian konsciencon sensxargxita. Farigxos bona impreso kaj en la gazetaro kaj en la socio en tute, kiam oni vidas, ke mi flanken pusxas cxiujn personajn interesojn, kaj igas la justecon havi sian iron. PLENRAJTIGITO KRAP Vere, si
PREV.   NEXT  
|<   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65  
66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   >>  



Top keywords:

PLENRAJTIGITO

 

KONSULO

 

BERNICK

 

sinjoro

 

konsulo

 

cxiujn

 
Kompreneble
 

Indian

 

aferon

 

granda


Okazas
 

insidajxoj

 

ekzameni

 

fojojn

 

ribeliganto

 

bestacxoj

 

sursxipe

 

atentas

 
trovigxas
 

homajn


vivojn

 
kapitalo
 

senkonscienca

 

tumultulo

 

Auxskultu

 
kapitalon
 

perdigxas

 
precipe
 

sxatas

 

grandan


impreso

 

gazetaro

 

Farigxos

 

sensxargxita

 

konsciencon

 

justecon

 

interesojn

 
flanken
 

pusxas

 

personajn


kunkulpuloj
 
farigxi
 

tiajxo

 
tagmangx
 
ripozo
 
sciigxos
 

kompromita

 

sxipfarejo

 

farigxos

 

demandi