FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66  
67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   >>  
njoro konsulo. KONSULO BERNICK Sed antaux cxio kaj unue plena certeco. Kaj silento gxis tiam -- PLENRAJTIGITO KRAP Neniu vorto, sinjoro konsulo; kaj la certeco, gxin Vi ricevos. (Li eliras tra la gxardeno kaj malsupren laux la strato.) KONSULO BERNICK (duonlauxte) Indignige! Sed cxu? Ja ne eblas, -- neimageble! (Gxuste kiam li volas iri en sian cxambron, _Hilmar Tonnesen_ venas de dekstre.) HILMAR TONNESEN Bonan tagon, Bernick! Nu, mi gratulas pri la venko en la komerca asocio hieraux. KONSULO BERNICK Ho, dankon. HILMAR TONNESEN Estis ja glora venko, mi auxdas; la venko de la inteligenta civitana animo super la egoismo kaj la antauxjugxo, -- kvazaux franca razio kontraux la Kabyloj. Strange ke vi post la malagrablaj epizodoj cxi tie -- KONSULO BERNICK Ja, ja, lasu tion. HILMAR TONNESEN Sed la decida batalo ankoraux ne estas frapita. KONSULO BERNICK En la fervoja afero vi pensas? HILMAR TONNESEN Jes, vi ja certe scias pri kio redaktoro Hammer estas brasanta? KONSULO BERNICK (strecxite) Ne! Kio estas _tio_? HILMAR TONNESEN Li ja krocxis sin al la onidiro, kiu disvastigxas, kaj el tiu li volas fari gazetartikolon. KONSULO BERNICK Kiu onidiro? HILMAR TONNESEN Kompreneble pri la grandaj acxetoj de bienoj laux la flanka fervojo. KONSULO BERNICK Kion vi diras? Cxu tia onidiro disvastigxas? HILMAR TONNESEN Jes, iras tra la tuta urbo. Mi auxdis gxin en la klubo, kie mi faris viziteton. Unu el niaj advokatoj lauxdire estas en tuta silento komisie acxetinta cxiujn arbarbienojn, cxiujn ercejojn, cxiujn akvofalojn -- KONSULO BERNICK Kaj ne dirigxas por kiu? HILMAR TONNESEN En la klubo oni opiniis, ke devus esti por eksterurba kompanio, kiu scietigxis pri tio, kion vi pretigis, kaj kiu rapidis antaux ol la prezoj de la bienoj kreskus -- Cxu ne estas indignige -- uf! KONSULO BERNICK Indignige? HILMAR TONNESEN Jes, ke fremduloj tiel premas sin enen en niajn teritoriojn. Kaj ke unu el la advokatoj de la urbo povas vendi sin al tiajxo! Nun do eksterurbanoj eltiros la profiton. KONSULO BERNICK Sed estas ja nur hazarda onidiro. HILMAR TONNESEN Oni tamen kredas gxin, kaj morgaux aux postmorgaux redaktoro Hammer kompreneble volas fiksnajli gxin kiel fakto. Estas jam gxenerala inciteco tie. Mi auxdis pluruloj diri, ke se tiu onidiro konfirmigxas, ili forstrekos sin el la listoj. KONSULO BERNICK Neeble! HILMAR TONNESEN Cxu? Kiel kredas vi, ke tiuj komercanimoj tiel
PREV.   NEXT  
|<   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66  
67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   >>  



Top keywords:

KONSULO

 

BERNICK

 

TONNESEN

 

HILMAR

 

onidiro

 

cxiujn

 
kredas
 

redaktoro

 

advokatoj

 

Hammer


disvastigxas
 

silento

 

bienoj

 

konsulo

 

antaux

 

certeco

 

auxdis

 

Indignige

 
opiniis
 

scietigxis


eksterurba

 
kompanio
 

dirigxas

 

ercejojn

 

komisie

 
viziteton
 

lauxdire

 
acxetinta
 

arbarbienojn

 

akvofalojn


gxenerala

 

fiksnajli

 

kompreneble

 

morgaux

 

postmorgaux

 

inciteco

 

pluruloj

 
Neeble
 

komercanimoj

 

listoj


forstrekos
 
konfirmigxas
 

hazarda

 
fremduloj
 
premas
 
indignige
 

kreskus

 

pretigis

 

rapidis

 

prezoj