FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44  
45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   >>   >|  
e ili venis hejmen gxuste nun, -- nun kiam mi bezonas bonvoleman animstaton kaj en la urbo kaj en la gazetaro. Korespondigxos al la gazetoj en la najbaraj urboj. Cxu mi akceptas ilin _bone_ aux cxu mi akceptas ilin _malbone_, ambauxkaze tio pridiskutigxos kaj interpretigxos. Oni kirlas cxion tion malnovan, -- tiel kiel _vi_ faras. En socio kiel la nia --. (jxetas la gantojn sur la tablon) Kaj ecx neniun homon mi havas kun kiu mi povas paroli kaj cxe kiu sercxi apogon. SINJORINO BERNICK Ecx neniu, Karsten? KONSULO BERNICK Ne, kiu _tiu_ estus? -- Ekhavi ilin sur la nukon gxuste nun! Ne estas dubo ke ili iel faros skandalon, -- precipe sxi. Cxu ne estas malfelicxo havi tiajn homojn en sia familio! SINJORINO BERNICK Jes, _mi_ ja ne povas kulpigxi ke -- KONSULO BERNICK Pro kio vi ne povas kulpigxi? Ke vi estas parenca al ili? Jen vera vorto. SINJORINO BERNICK Kaj mi ankaux ne petis ilin veni hejmen. KONSULO BERNICK Auxdu; jen ni estas! Mi ne petis ilin veni hejmen; mi ne skribis por revenigi ilin; mi ne tiris ilin hejmen per la haroj! Ho, mi scias la tutan cxenon parkere. SINJORINO BERNICK (ekploras) Sed nun vi ja estas tiel senkoreca -- KONSULO BERNICK Ja, gxuste; ekploru, tiel ke la urbo ricevos ankaux _tion_ por priparoli. Finu tiun stultecon, Betty. Eliru; eble venos iu. Cxu oni vidu la sinjorinon kun rugxaj okuloj? Jes, tio estus bonege, se disvastigxus inter la homoj ke --. Nu, jen mi auxdas iun en la koridoro. (iu frapas) Envenu! (_Sinjorino Bernick_ eliras sur la gxardenan sxtuparon kun sia kudrajxo. _Sxipkonstruisto Auxne_ envenas de dekstre.) SXIPKONSTRUISTO AUXNE Bonan tagon, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Bonan tagon. Nu, Vi certe divenas, kion mi volas pri Vi? SXIPKONSTRUISTO AUXNE La plenrajtigito menciis hieraux, ke la konsulo ne estus kontenta pri -- KONSULO BERNICK Mi estas malkontenta pri la tuta organizado en la sxipfarejo, Auxne. Vi ja neniel progresas pri la averiuloj. "La Palmo" devus ja esti sub velo antaux longe. Komercisto Vigeland venas cxiun tagon cxagrenante min; estas malfacila viro havi kiel kunpartoprenanto en sxipasocio. SXIPKONSTRUISTO AUXNE "La Palmo" povos forveli postmorgaux. KONSULO BERNICK Nu fine. Sed la usonano "Indian Girl", kiu atendis kvin semajnojn kaj -- SXIPKONSTRUISTO AUXNE La usonano? Mi komprenigxis, ke ni unue faru la laboron sur Via propra sxipo. KONSULO BERNICK Al tio mi ne donis al vi iun kauxzon kredi. Farigxus cxiu e
PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44  
45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   >>   >|  



Top keywords:

BERNICK

 

KONSULO

 

hejmen

 

SINJORINO

 

SXIPKONSTRUISTO

 

gxuste

 
kulpigxi
 

ankaux

 

konsulo

 

akceptas


usonano
 

bonege

 

divenas

 

disvastigxus

 

auxdas

 

Envenu

 

Sxipkonstruisto

 

kudrajxo

 
plenrajtigito
 

envenas


dekstre

 
sinjoro
 

sxtuparon

 

Sinjorino

 

frapas

 
Bernick
 

eliras

 
gxardenan
 

koridoro

 

atendis


semajnojn

 

komprenigxis

 

Indian

 

sxipasocio

 

forveli

 

postmorgaux

 

kauxzon

 
Farigxus
 

laboron

 

propra


kunpartoprenanto
 
neniel
 

progresas

 
averiuloj
 
okuloj
 
sxipfarejo
 

organizado

 

hieraux

 

kontenta

 

malkontenta