FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48  
49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   >>   >|  
CK Nu do, nu do; -- kaj vi do opinias, ke vi kuragxas promesi --? SXIPKONSTRUISTO AUXNE "Indian Girl" kvitigxos por forvelo postmorgaux. (Li salutas kaj eliras dekstre.) KONSULO BERNICK Aha, jen mi ekmastris tiun obstinulon. Tio estas por mi bona auxguro -- (_Hilmar Tonnesen_, kun cigaro en la busxo, venas tra la gxardena pordego.) HILMAR TONNESEN (sur la gxardena sxtuparo) Bonan tagon, Betty! Bonan tagon, Bernick! SINJORINO BERNICK Bonan tagon. HILMAR TONNESEN Nu, vi ploris, mi vidas. Vi sekve scias? SINJORINO BERNICK Kion mi scias? HILMAR TONNESEN Ke la skandalo vigle evoluas? Uf! KONSULO BERNICK Kion tio signifas? HILMAR TONNESEN (envenas) Jes, la du usonanoj cxirkauxiras en la stratoj, kaj montras sin kune kun Dina Dorf. SINJORINO BERNICK (postsekvas lin) Sed, Hilmar, cxu eblas --? HILMAR TONNESEN Jes, bedauxrinde, estas pura vero. Lona ecx estis tiel senkonsidera krii post min; sed kompreneble mi sxajnigis ne auxdi. KONSULO BERNICK Kaj certe ne pasis nerimarkate. HILMAR TONNESEN Ne, tion vi ja komprenas. La homoj staris trankvile postrigardante ilin. Aspekte onidiro kuris fulme tra la urbo, -- kiel fajro sur la prerioj. En cxiuj domoj homoj staris cxe la fenestroj atendante ke la aro pretermarsxu; kapon cxe kapo malantaux la kurtenoj -- uf! Jes, pardonu, Betty; mi diras uf; cxar tio cxi igas min nervoza; -- se tio dauxru, mi devas pripensi entrepreni iom longan vojagxon. SINJORINO BERNICK Sed vi estus devinta paroli al li kaj admoni lin -- HILMAR TONNESEN Meze en la strato? Ne, vi devas pardoni. Sed ke tiu homo entute kuragxas aperi en la urbo! Nu, ni vidu cxu la gazetaro faros finon pri li; jes, pardonu, Betty; sed -- KONSULO BERNICK La gazetaro, vi diras? Cxu vi auxdis aludojn pri tiajxo? HILMAR TONNESEN Jes, versxajne. Kiam mi foriris de vi hieraux vespere, mi pasxadis al la klubo pro mia malsano. Mi bone komprenis per la tuja silento, ke ili estis parolintaj pri la usonanoj. Kaj jen envenas la impertinenta redaktoro Hammer. Li gratulas min tute lauxte pri la hejmenveno de mia ricxa kuzo. KONSULO BERNICK Ricxa --? HILMAR TONNESEN Jes, tiel li esprimis sin. Kompreneble mi mezure rigardis lin lauxmerite, kaj komprenigis al li, ke mi nenion scias pri la ricxeco de Johan Tonnesen. "Cxu?" li diras, "jen strangajxo; en usono oni kutime trabatas sin, kiam oni havas ion komence, kaj via kuzo ja ne transvojagxis senhava." KONSULO BERNICK Hm, faru nun al m
PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48  
49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   >>   >|  



Top keywords:

BERNICK

 

HILMAR

 

TONNESEN

 

KONSULO

 

SINJORINO

 

usonanoj

 
staris
 

envenas

 

gazetaro

 

pardonu


kuragxas
 

Tonnesen

 

Hilmar

 

gxardena

 

auxdis

 

tiajxo

 

aludojn

 

strato

 
longan
 

vojagxon


devinta

 
entrepreni
 

dauxru

 

pripensi

 

paroli

 
komence
 

entute

 
pardoni
 

admoni

 

senhava


hejmenveno

 

Hammer

 

gratulas

 

lauxte

 

esprimis

 

lauxmerite

 

komprenigis

 
nenion
 

ricxeco

 

rigardis


strangajxo
 
Kompreneble
 

mezure

 
redaktoro
 
impertinenta
 
trabatas
 

malsano

 

pasxadis

 

vespere

 

foriris