FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>   >|  
e ni povus konstrui flankan fervojon al ni. Mi dungis ingxenieron por inspekti la terenon; jen mi havas la intertempajn kalkulojn kaj taksojn; nenio kontrauxas. SINJORINO BERNICK (dauxre kune kun la sinjorinoj cxe la gxardena pordo) Sed, kara Karsten, ke vi tenis cxion tion kasxita por ni. KONSULO BERNICK Ho, mia bona Betty, vi tamen ne povus kapti la veran konekson. Cetere mi ne priparolis tion al iu ajn vivanta homo antaux hodiaux. Sed nun la decida momento venis; nun ni agu nekasxite kaj plenforte. Jes, ecx se mi metu cxiun mian ekziston sur tiun aferon, mi realigu gxin. GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ni kune, Bernick; pri tio vi fidu. ADJUNKTO RORLUND Cxu Vi do atendas tiom multe el tiu cxi entrepreno, sinjoroj? KONSULO BERNICK Jes, tion mi devus pensi. Kia levstango tio estu por nia tuta socio! Imagu nur la vastajn arbarejojn, kiuj farigxos atingeblaj; imagu la ricxajn erc-ejojn, kiujn ni povos ekspluati; imagu la riveron kun aro da akvofaloj lauxvice en la valo! Kia fabrikado _tie_ povos esti efektivigata! ADJUNKTO RORLUND Kaj vi ne timas, ke pli ofta interrilato kun malvirta ekstera mondo --? KONSULO BERNICK Ne; estu tute trankvila, sinjoro adjunkto. Nia eta laborema loko kusxas, lauxdo al Dio, nuntempe sur sana morala fundo; ni ja cxiuj kunhelpis por dreni gxin, se mi rajtas tion diri; kaj tion ni faros estonte, cxiu siamaniere. Vi, sinjoro adjunkto dauxrigos Vian benoricxan agadon en la lernejo kaj en la hejmoj. Ni, la homoj de la praktika laboro, subtenas la socion disvastigante bonfarton en plej eble vastan rondon; -- kaj niaj virinoj, -- jes, nur proksimigxu, miaj sinjorinoj; Vi bonvole devas auxdi -- niaj virinoj, mi diras, niaj edzinoj kaj filinoj, -- jes, agadu negxenitaj en la servo de bonfarado, miaj sinjorinoj, kaj cetere estu helpo kaj komforto por Viaj proksimuloj, kiel mia kara Betty kaj Marta estas por mi kaj Olaf -- (cxirkauxrigardas) Nu, kie estas Olaf hodiaux? SINJORINO BERNICK Ho, nun dum la feritagoj ne eblas teni lin hejme. KONSULO BERNICK Do li certe estas malsupre cxe la maro! Vidu, li ne finos antaux ol okazos akcidento. HILMAR TONNESEN Bah -- eta ludo kun la naturfortoj -- SINJORINO RUMMEL Kiel bele de Vi, ke Vi havas tiom da familia sento, sinjoro Bernick. KONSULO BERNICK Nu, la familio estas ja la kerno de la socio. Bona hejmo, honestaj kaj fidelaj amikoj, eta dense kunligita rondo, kie neniuj maltrankviligaj elementoj enjxetas sian ombron -- (_Plenrajtigi
PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>   >|  



Top keywords:

BERNICK

 

KONSULO

 

sinjorinoj

 

SINJORINO

 

sinjoro

 

adjunkto

 
hodiaux
 

RUMMEL

 

antaux

 

virinoj


Bernick
 

ADJUNKTO

 

RORLUND

 

disvastigante

 

socion

 

subtenas

 

praktika

 

laboro

 
maltrankviligaj
 

neniuj


proksimigxu

 
amikoj
 

fidelaj

 

honestaj

 

kunligita

 
vastan
 

rondon

 
bonfarton
 

kunhelpis

 

rajtas


ombron

 

morala

 

Plenrajtigi

 

estonte

 

lernejo

 

hejmoj

 

bonvole

 
enjxetas
 

agadon

 

benoricxan


siamaniere
 
dauxrigos
 

elementoj

 
feritagoj
 
naturfortoj
 
cxirkauxrigardas
 

nuntempe

 

malsupre

 

akcidento

 

TONNESEN