.
ADJUNKTO RORLUND
Aha, Vi pensas pri la fervojo, -- pri cxiuj tiuj dangxeraj fosadoj
kaj krevigadoj de rokoj kaj cxio tio --
KONSULO BERNICK
Jes; nu jes; mi pensas pri la fervojo. Kaj krome, -- la fervojo
farigxos kauxzo por fabrikoj kaj ekspluatado de minejoj. Sed cxu Vi
tamen ja opinias --?
ADJUNKTO RORLUND
Kara sinjoro konsulo, Vi estas preskaux tro konscienca. Mi pensas, ke
kiam Vi metas la aferon en la manon de la providenco --
KONSULO BERNICK
Jes; certe ja; la providenco --
ADJUNKTO RORLUND
-- Vi estas senkulpa. Vi konstruu fidoplene la fervojon.
KONSULO BERNICK
Jes, sed nun mi supozas specialan okazon. Mi supozas, ke trovigxis
bor-truo, kiu eksplodigxus, kaj tio en dangxera loko; sed se tiu
bor-truo ne eksplodigxus, ne eblus realigi la fervojon. Mi supozas,
ke la ingxeniero scias, ke kostos la vivo de tiu laboristo, kiu
brulfajrigu la mecxon; sed fajrigata gxi devas esti, kaj estas la
devo de la ingxeniero sendi laboriston tien por fari la taskon.
ADJUNKTO RORLUND
Hm --
KONSULO BERNICK
Mi scias, kion Vi volas diri. Estus lauxdinde, se la ingxeniero mem
prenus la mecxon, kaj irus al la bor-truo por gxin brulfajrigi. Sed
tiajxon oni ne faras. Li sekve devas oferi laboriston.
ADJUNKTO RORLUND
Tion ingxeniero neniam farus cxe ni.
KONSULO BERNICK
Neniu ingxeniero en la grandaj landoj hezitus tion fari.
ADJUNKTO RORLUND
En la grandaj landoj? Nu, tion mi ja kredas. En tiuj koruptaj
senkonsciencaj socioj --
KONSULO BERNICK
Ho, tamen estas multaj bonoj en tiuj socioj.
ADJUNKTO RORLUND
Kaj tion Vi povas diri, Vi, kiu mem --?
KONSULO BERNICK
En la grandaj socioj ili tamen havas eblecojn antauxenigi utilan
entreprenon; tie ili havas kuragxon oferi ion por granda afero; sed
cxi tie oni restriktigxas de cxiaspecaj malgrandanimaj konsideroj kaj
skrupuloj.
ADJUNKTO RORLUND
Cxu homa vivo estas malgrandanima konsidero?
KONSULO BERNICK
Kiam tiu homa vivo staras kiel minaco al la bono de miloj.
ADJUNKTO RORLUND
Sed Vi starigas tute nepenseblajn kazojn, sinjoro konsulo! Mi tute ne
komprenas Vin hodiaux. Kaj Vi ecx montras al la grandaj socioj. Jes,
tie fremde, -- kion valoras homa vivo tie? Tie ili ne kalkulas per
homaj vivoj, sed per kapitaloj. Sed ni ja staras sur tute alia morala
starpunkto, mi opinias. Rigardu al nia honesta profesio de
sxipposedantoj! Menciu unu solan sxipposedanton cxe ni, kiu por fia
gajno volus oferi homan vivon! Kaj imagu tiujn friponojn en la
grandaj soc
|