FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51  
52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   >>   >|  
e via patrino -- OLAF Jes, sed tion mi ne plu faros. Vi vidos, kiam mi farigxos granda -- HILMAR TONNESEN Ho, babilajxo; vi ne havas iun seriozan deziron por tiu sxtalhardigxo en -- (Ili eliras en la gxardenon.) JOHAN TONNESEN (al _Dina_, kiu deprenis la cxapelon starante cxe la pordo kaj skuante la polvon de sia robo) Vi farigxis suficxe varma dum la promenado. DINA Jes, estis gxuinda promenado; tian gxuindan promenadon mi neniam havis antauxe. JOHAN TONNESEN Vi eble kutime ne faras matenajn promenadojn. DINA Ho jes; sed nur kun Olaf. JOHAN TONNESEN Nu. -- Cxu Vi eble pli emas eliri en la gxardenon ol resti cxi tie? DINA Ne, mi pli deziras resti cxi tie. JOHAN TONNESEN Ankaux mi. Tamen nun estas interkonsento, ke ni cxiun matenon faros tian promenadon kune. DINA Ne, sinjoro Tonnesen, tion Vi ne farus. JOHAN TONNESEN Kion mi ne farus? Vi ja promesis. DINA Jes, sed kiam mi pripensas, -- Vi ne eliru kune kun mi. JOHAN TONNESEN Sed kial ne? DINA Nu, Vi estas fremdulo; Vi ne povas kompreni; sed mi diru al Vi -- JOHAN TONNESEN Ja? DINA Ne, mi preferas ne paroli pri tio. JOHAN TONNESEN Ho certe; al mi Vi povas ja paroli pri kio ajn. DINA Jes, mi diru al Vi, ke mi ne estas kiel la aliaj junaj knabinoj; estas io -- io tia pri mi. Tial vi ne faru. JOHAN TONNESEN Sed tion cxi mi tute ne komprenas. Vi do ne faris ion malbonan? DINA Ne mi, sed --; ne, nun mi ne volas paroli pli pri tio. Vi certe sciigxos de aliuloj. JOHAN TONNESEN Hm. DINA Sed estas io alia, pri kio mi volus demandi vin. JOHAN TONNESEN Kaj kio estas tio? DINA Lauxdire estas facile akiri iun lertecon tie transe en Ameriko? JOHAN TONNESEN Nu, tiel facile tio tamen ne cxiam estas; oni devas ofte suferi kaj pene labori en la komenco. DINA Jes, tion mi emus -- JOHAN TONNESEN Vi? DINA Mi certe povas labori; mi estas forta kaj sana, kaj onklino Marta multe legis kun mi. JOHAN TONNESEN Sed je diablo, venu kaj forvojagxu kun ni. DINA Ho, Vi nur sxercas; tion Vi ankaux diris al Olaf. Sed _tion_ kion mi volus scii, estas cxu la homoj estas tre -- tre moralecaj tie transe? JOHAN TONNESEN Moralecaj? DINA Jes, mi pensas, cxu ili estas tiel -- decaj kaj konvenkondutaj, kiel cxi tie. JOHAN TONNESEN Nu, ili tamen ne estas tiel malbonaj, kiel oni cxi tie kredas. Pri tio Vi ne timu. DINA Vi ne komprenas min. Mi dezirus, ke ili ne estus tiel decaj kaj moralecaj. JOHAN TON
PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51  
52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   >>   >|  



Top keywords:

TONNESEN

 

paroli

 

promenadon

 

komprenas

 

promenado

 

facile

 
transe
 

labori

 

moralecaj

 

gxardenon


malbonan
 

malbonaj

 

sciigxos

 

konvenkondutaj

 

komenco

 

aliuloj

 

kredas

 

dezirus

 
onklino
 

demandi


Ameriko

 
sxercas
 

ankaux

 

lertecon

 

forvojagxu

 
diablo
 

Moralecaj

 
pensas
 

Lauxdire

 

suferi


sinjoro

 

cxapelon

 

starante

 

deprenis

 

eliras

 

skuante

 

suficxe

 
farigxis
 

polvon

 

sxtalhardigxo


farigxos
 
patrino
 

granda

 
HILMAR
 
deziron
 
seriozan
 

babilajxo

 

gxuinda

 

promesis

 

pripensas